Rogier Huurman
nederlanda politikisto kaj esperantisto
Rogier Johannes HUURMAN[1] (kromnomata Roĉjo, naskiĝis la 26-an de januaro 1990) estas nederlanda esperantisto, eksvolontulo por TEJO[2] kaj membro de la Piratpartio de Nederlando[3].
Rogier Huurman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1990 (34-jaraĝa) |
Lingvoj | nederlanda • Esperanto • angla • germana • pola • dana |
Loĝloko | Utreĥto |
Nacieco | nederlandano |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Frat(in)o | Nico Huurman |
Edz(in)o | Agata Cichocka |
Okupo | |
Okupo | politikisto esperantisto |
Inter 2015 kaj 2018 li estis la prezidanto de la Nederlanda Esperanto-Junularo. Ekde 2019 li laboras por la jutuba kanalo Scivolemo. Li estis ĉeforganizanto de IJK 2020 kaj IJK 2022 kaj kreativa direktoro de la muzikalo June kaj Kune.
En 2023 li helpis realigi la unuan sezonon de la videa serio Esperanto Senlime.