Esperanto Senlime
Esperanto Senlime estas realec-televida serio de TEJO. La serio montras vojaĝkonkursojn dum kiu la partoprenantoj devas fari specifan vojaĝon, plenumante diversajn taskojn kaj defiojn.
Unua Sezono
redaktiLa unua sezono estis filmita en 2023 kaj premieris je la 18 de majo 2024. En 16 epizodoj 17 partoprenantoj vojaĝas el Roterdamo al Barcelono.[1]
Personoj
redaktiOrganizantoj estis inter alie Carlos Pesquera Alonso, Aušrinė Tamošiūnaitė kaj Jonas Löser. La muntado kaj la fona voĉo estas de Benjamín Álvarez Rodríguez. Aliaj helpantoj estis interalie Rogier Huurman, Alexandre Raymond kaj Arno Lagrange.
La jutubisto Evildea ludis kamean rolon en la serio.
Financado
redaktiTEJO ricevis subvenciojn de 20 000 eŭroj de Erasmus+ por realigi la projekton.
Dua Sezono
redaktiLaŭ la planoj, la dua sezono estos filmota en 2024. La vojaĝo komencos en Berlino, Germanio kaj finiĝos en Vilno, Litovio.[2]
Ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Tuj aperos la unua televidserio en Esperanto - Liberafolio.org 2024-04-09
- ↑ Partoprenu en la dua vojaĝkonkurso de TEJO!/ tejo.org - 22/04/2024