Evildea

aŭstralia esperantisto kaj YouTube‑komediisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Richard DELAMORE (naskiĝis la 13-an de februaro 1987) estas YouTube‑komediisto, aktoro, kaj paroladisto, loĝanta en Aŭstralio [1][2], kiu uzas la kaŝnomon Evildea en sia videobloga kanalo en YouTube. Evildea estas unu el la plej aktivaj esperantistoj, kiuj komencis YouTube‑filmetan blogon[1]. En Twitter la jutubisto havis la gramatike nekutiman peton, ke parolante pri la persono "per tripersona pronomo," oni "bonvolu uzi «ĝi» anstataŭ «li»".[3]

Evildea
Persona informo
Aliaj nomoj Evildea
Naskiĝo 13-an de februaro 1987 (1987-02-13) (37-jaraĝa)
en Aŭstralio
Lingvoj anglaEsperantoĉina
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo esperantisto • jutubisto • aktoro
Verkoj Láadan The Feminist Language | Láadan la feminisma lingvo
vdr

En 2014, la esperantisto estis membro de la teamo kiu helpis lanĉi la IPTV Esperanto-TV[4], kun la celo montri nur Esperantan enhavon kaj Esperanto-filmojn, kiujn oni ne povas spekti ekzemple en YouTube[2].

Krom tiuj retaj agadoj, Evildea ankaŭ verkis recenzojn, ekzemple pri la libreto “Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo”[5], por la n‑ro 28 de la bulteno Esperanto en Afriko, 2016.

Videogalerio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti