Esperanto-televido

En la historio de Esperanto, ne aperis multe da televido. Tamen, ekde kelkaj jaroj estas novaj interretaj projektoj. Multaj el ili ne sukcesis.

Sukcesaj projektoj redakti

Jen listo de projektoj, en kiuj la spektantoj efektive povis spekti plurajn filmojn, filmetojn aŭ programerojn:

  • Esperanto-TV[1] estas kunigo de entute 9 televidaj "kanaloj", kiujn la reta televido transprenas de la produktantoj. En la diversaj kanaloj oni povas spekti unuopajn filmojn unu post la alia; eblas ankaŭ salti antaŭen kaj malantaŭen inter la filmoj. La filmoj havas tre malsimilan longecon - iuj daŭras nur kelkajn minutojn, aliaj multe pli (ekzemple la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa dum UK 2007 (ĉ. duona horo) aŭ Mazi (ĉ. 70 minutoj)). Aktuale (septembro 2008) la kanaloj estas Farbskatol' (kanalo 1), Esperanto 2.0 TV (2), Esperanto TV M de mogulus.com (3), Klipoj parolas en Esperanto (4), Klipoj subtitole (5), Bjalistoka televido en Esperanto (6), Parolu Mondo (7), Filmon en Esperanto (8), Specialaj Eventoj (9).


 
Farbskatol'
  • Farbskatol'[2] - ĉiusemajne aperas du novaj filmetoj, kelkfoje pli longaj filmoj.
  • Esperanta interreta televido [3] el Bjalistoko kiu prezentas sian programon ĉiun duan lundon.
  • Projekto Aŭdvide - videoblogo en Esperanto [4]. Ĝia spegulo [5].
  • Ĉina Internacia Brodkasta Reto.[6]
  • ETV[7] (Esperanto Televido) estas planita IPTV kanalo, kiu produktas, kolektas kaj dublas etajn kaj longajn filmojn. La enteno estas ĝeneraltema kaj varias de intervjuoj ĝis kinarto, kun kursoj de Esperanto por angl-parolantoj. Mondskale la projekto estas pormomente spektebla nur en sia "unua fazo", t.e. kun ne-rekta elsendo kaj la tuta enteno ĉiam atingebla (eblas foliumi inter la filmoj nur per la retejo de Tikilive-kanalo Esperanto). La studioj estas en Sidnejo (Aŭstralio). La projekto naskiĝis de la kunlaborado inter la neprofita organizo “Lingva Festivala Asocio” kaj la entrepreno Istream Studios.

Malsukcesaj projektoj redakti

Jen listo de projektoj, en kiuj la spektantoj ĝis nun povis spekti neniujn aŭ preskaŭ neniujn programerojn:

Esperanto en videaj platformoj kiel YouTube redakti

La usona videoplatformo YouTube havas viglan komunumon de esperantaj kanaloj. La retejo Tubaro aŭtomate kolektas novajn videojn en Esperanto.

Ankaŭ vidu la Listo de retaj videoservoj kaj videokanaloj en Esperanto

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Esperanto-TV
  2. www.farbskatol.net. Arkivita el la originalo je 2021-08-04. Alirita 2021-08-28.
  3. Esperanta interreta televido[rompita ligilo]
  4. Projekto Aŭdvide
  5. Kino en Esperanto rete. Arkivita el la originalo je 2012-08-10. Alirita 2021-08-12.
  6. Ĉina Internacia Brodkasta Reto
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-29. Alirita 2014-05-28.