Szczawno-Zdrój
Szczawno-Zdrój (germane Bad Salzbrunn, ĝis 1935 Obersalzbrunn, 1945–1946 pole Solice-Zdrój) estas urbeto en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al la distrikto Wałbrzych. Fine de 2021 en la urbo vivis 5 362 loĝantoj.[1] Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Waldenburg.
Szczawno-Zdrój | |||||
germane: Obersalzbrunn / Bad Salzbrunn | |||||
Flago | Blazono | ||||
![]() | |||||
urba komunumo • setlejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Szczawna-Zdroju | ||||
Provinco | Malsupra Silezio | ||||
Distrikto | Distrikto Wałbrzych | ||||
Komunumo | Szczawno-Zdrój | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1945 | ||||
Koordinatoj | 50° 48′ N, 16° 15′ O (mapo)50.79944444444416.255Koordinatoj: 50° 48′ N, 16° 15′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 430 m | ||||
Areo | 14,87 km² | ||||
Loĝantaro | 5362 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 364 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 58-310 | ||||
Telefona antaŭkodo | 74 | ||||
Aŭtokodo | DBA | ||||
TERYT | 5020121031 | ||||
Estro | Tadeusz Wlaźlak | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Kościuszki 17 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 58-310 | ||||
Komunuma retejo | http://www.szczawno-zdroj.pl | ||||
Homoj ligitaj al la urbo
redakti- Gerhart Hauptmann - laŭreato de Nobel-premio el la jaro 1912
- Ignacy Potocki (1906-1994), pola grafo kaj balneologo
La plej konataj kuracgastoj en Obersalzbrunn respektive poste en Szczawno-Zdrój:
- Jan Brzechwa - pola poeto juddevena
- Agostino Casaroli - itala kardinalo, la ministro pri eksterlandaj aferoj de Vatikano
- Hipolit Cegielski - pola filologo, entreprenisto, ĵurnalisto kaj politikisto
- Winston Churchill - ĉefministro de Britio de 1940 ĝis 1945 (dum la Dua Mondmilito), kaj de 1951 ĝis 1955
- Joseph Conrad aŭ Józef Konrad Korzeniowski - pola romanisto, la aŭtoro de i.a. Lord Jim (Lordo Jim)
- Konstanteno la 1-a - reĝo de Greklando
- Vilhelmo la 2-a el la dinastio Hohencolernoj - imperiestro de Germanio
- Jarosław Iwaszkiewicz - pola skribisto
- Zygmunt Krasiński - pola poeto kaj dramisto
- Nikolao la 1-a el la dinastio Romanov - caro de Rusio
- Adam Stefan Sapieha - pola kardinalo
- Ivan Turgenev - rusa verkisto
- Henryk Wieniawski - pola violonisto kaj komponisto, kiu en Szczawno-Zdrój koncertis dum la jaroj 1855-1857, tial de 1966 ĉiujare okazadas la Wieniawski-festivaloj
- Ludoviko Zamenhof - la aŭtoro de Esperanto
- Narcyza Żmichowska - pola romanistino kaj poetino
Esperanto-movado
redaktiEn julio 1912 restadis ripoze surloke Ludoviko Zamenhof. Pro la centjara datreveno la Silezia Esperanto-Asocio en somero 2012 la trian fojon kontinue[2] organizis Filman Esperanto-Feriadon ĉi tie, i.a. kun Roman Dobrzyński.
La 5-an de aŭgusto 2012 oni solene malkovris memortabulon remorigantan restadon de Ludoviko Zamenhof en Szczawno-Zdrój antaŭ cent jaroj. En la tagoj 5-12-a de aŭgusto 2012 en Szczawno-Zdrój okazis Internacia Esperanto-Feriado, kiun partoprenis 60 esperantistoj el kelkaj landoj. (fotoj)
Jarŝanĝe 2013/2014 en Szczawno-Zdrój okazis la 5-a Junulara E-Semajno, la novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kun la klubo Varsovia Vento.
Notoj
redakti- ↑ demografiaj informoj (pole)
- ↑ Raporto en loka ĵurnalo pri la feriado en 2011.. Arkivita el la originalo je 2012-01-30. Alirita 2012-03-21 .