Julia Hell
germana esperantisto
Julia HELL (naskiĝis la 13-an de aprilo 1986) estas germana esperantistino. En 2007 ŝi estis vicprezidanto de Germana Esperanto-Junularo (GEJ), de 2008 ĝis 2011 ŝi estis ties prezidanto. Ŝi krome okupiĝis pri la internaciaj rilatoj de GEJ kaj estis membro de la komitato de TEJO. Ŝi estis sekretariino de la LKK de la 65-a IJK en Liberec'.
Julia Hell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de aprilo 1986 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (2001–) |
Julia eklernis Esperanton en 2001. Ŝi nun loĝas en Chemnitz.
Antaŭe: | prezidanto de Germana Esperanto-Junularo | Poste: | |
---|---|---|---|
Andreas Diemel | decembro 2007 - decembro 2011 | Carl Bauer |