Malfermi la ĉefan menuon

Concepción Matilde Zorrilla de San Martín Muñoz, pli konata kiel China Zorrilla [ĈIna soRIlja] (Montevideo, 14-a de marto 1922 - 17-a de septembro 2014) estis urugvaja teatra, kina kaj televida aktorino.[1][2]

China Zorrilla
China Zorrilla en 1973
China Zorrilla en 1973
Naskonomo Concepción Matilde Zorrilla de San Martín Muñoz
Naskiĝo 14-a de marto 1922
en Urugvajo Montevideo, Urugvajo
Morto 17-a de septembro 2014
en Urugvajo Montevideo, Urugvajo
Kromnomo(j) China Zorrilla
Aktivaj jaroj 1942–2011
Gepatroj José Luis Zorrilla de San Martín, Guma Muñoz del Campo
Information icon.svg
vdr

Ŝi partoprenis en pli ol 40 filmoj kaj televidaj dramoj ekde 1971. Ŝi komencis sian profesian karieron en Urugvajo, sed poste translokiĝis al Argentino, kie ŝi loĝis dum pli ol 35 jaroj kaj estis aktiva en la argentinaj televido, teatro, kaj kino; ŝi revenis al Urugvajo antaŭ sia morto. Ŝi estis populara stelulino en la Plata-Rivera regiono, kaj estis konsiderata kiel unu el la grandaj damoj de la sudamerika teatra scenejo.

En 2008, China Zorrilla estis premiita per la medalo de Kavaliro de la Honora Legio de la franca registaro. En 2011, la Urugvaja Poŝto (la nacia poŝta servo en Urugvajo) eldonis poŝtmarkon de 37 pesoj dediĉitan al China Zorrilla[3].

InfanaĝoRedakti

China Zorrilla naskiĝis en Montevideo, en la sino de urugvaja aristokrata familio. Ŝi estis filino de skulptisto José Luis Zorrilla de San Martín (1891–1975) kaj Guma Muñoz del Campo.[2]

Ŝia patro estis disĉiplo de la franca skulptisto kaj pentristo Antoine Bourdelle kaj kreis monumentojn en Urugvajo kaj Argentino. Ŝia patra avo estis Juan Zorrilla de San Martín (1855–1931), konsiderata kiel urugvaja nacia poeto. Ŝia plej aĝa fratino, Guma (1919–2001), estis dizajnisto de teatraj kostumoj. China Zorrilla kreskis kun siaj kvar fratinoj en Parizo. Poste, reveninte en Urugvajon, ŝi ĉeestis la lernejon Sanktega Koro (Sagrado Corazón) en Montevideo. En 1948 ŝi gajnis stipendion de la Brita Konsilio (British Council) por studi ĉe la Reĝa Akademio de Drama Arto (Royal Academy of Dramatic Art) en Londono, kie ŝi lernis sub la gvido de la greka aktorino Katina Paxinou (Κατίνα Παξινού).

Ĉe BBC ŝi konatiĝis kun la urugvaja teatra kritikisto René Arturo Despouey kaj kontaktiĝis kun gravaj eŭropaj kulturagantoj. Ŝi ludis en hispanlingvaj teatraĵoj sub la reĝisorado de José Estruch, kiu elmigris el Hispanio al Londono post la Hispana Enlanda Milito.

UrugvajoRedakti

China Zorrilla debutis en la teatraĵo La Anunciacio al Maria (L'Annonce faite à Marie) de Paul Claudel. Ŝi aliĝis al la Nacia Komedio de Urugvajo, la konstanta teatra trupo de la urba registaro de Montevideo, kaj laboris ĉe la Teatro Solís, kie sub la reĝisorado de Margarita Xirgu ludis en Sanga Nupto de Federico García Lorca kaj aliaj klasikaĵoj.

En la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, China Zorrilla rolis en Patrino Courage kaj ŝiaj infanoj, Romeo kaj Julieta , Makbeto, Somermeznokta sonĝo, Tartufo, La Laro, Nia Urbo de la usona dramisto Thornton Wilder, Apartamento ĉe la Hotelo Plaza (Plaza Suite) de Neil Simon, La Frenezulino de Chaillot (The Madwoman de Chaillot) verkita de Giraudoux, kaj teatraĵoj de Pirandello, Peter Ustinov, Tirso de Molina, Lope de Vega, Henrik Ibsen, August Strindberg, J. B. Priestley, Ferenc Molnár kaj aliaj. Ŝi ricevis laŭdegajn kritikojn pro siaj ludadoj en La Svatistino (The Matchmaker) de Thornton Wilder kaj en Fojno-febro (Hay Fever) de la brita dramisto Noel Coward, en kiu ŝi rolis kiel Judith Bliss.[4]

Kun la aktoro Enrique Guarnero kaj la verkisto Antonio Larreta, ŝi kunfondis la teatran trupon TCM (Teatro Ciudad de Montevideo). La trupo turneis tra Bonaero, Parizo kaj Madrido, kie ĝi gajnis la premion de la hispana kritikistaro pro la ludado de teatraĵoj de García Lorca kaj Lope de Vega.

NotojRedakti

  1. Blau, Eleanor, "Spanish 'Emily' at Hunter", New York Times, 28-a de oktobro 1983. Kontrolita 18-a de septembro 2014.
  2. 2,0 2,1 FISCHER, Diego. (2012) A mí me aplauden. Uruguay: Sudamericana, p. 450. ISBN 978-9974-701-22-9.
  3. Serie Mercosur – Actores Nacionales, Homenaje a China Zorrilla (HTML). Correo Uruguayo (2011-10-18). Alirita 18-a de septembro 2014.
  4. Allá lejos y hace tiempo: China Zorrilla