Margarita Xirgu
Margarita XIRGU Subirá (Molins de Rei, 18a de julio 1888 - Montevideo, 25a de aprilo 1969) estis hispana aktorino plej ofte asocia speciale kun la teatraĵoj de García Lorca. Ŝi iris al ekzilo dum la frankisma diktatoreco, kaj ŝi finfine ekhavis la ŝtatanecon de Urugvajo. Ŝi dediĉis sin ankaŭ al la reĝisorado kaj teatra produktorado.
Margarita Xirgu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Margarida Xirgu Subirà |
Naskiĝo | 18-an de julio 1888 en Muelejoj de Reĝo |
Morto | 25-an de aprilo 1969 (80-jaraĝa) en Montevideo |
Tombo | Muelejoj de Reĝo |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio Urugvajo |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Miquel Ortín Paesa (en) (1940–1969) Josep Arnall (en) (1910–1936) |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro theater director (en) teatra reĝisoro filmaktoro lernejestro |
Biografio
redaktiMargarita Xirgu naskiĝis en 1888 en Molins de Rei (Provinco Barcelono). Ŝia patro, ligita al laboristaj grupoj, tre influis en ŝia posta progresema kaj respublikema sinteno. Kiam ŝi estis ankoraŭ nur okjara, iun vesperon ŝi akompanis la patron en drinkejon, kaj grupo de laboristoj petis de ŝi legi manifeston. La pasio per kiu ŝi legis meritigis al ŝi ŝiajn unuajn aplaŭdojn.
En 1900 ŝi komencis labori en tekstila ateliero kaj samtempe aktoradis libertempe en amatoraj grupoj. Profesie ŝi premieris en la trupo de Josep Santpere, kaj en 1910 ŝi kreis sian propran teatran grupon. Margarita havis denaske scenejan talenton, grandan studemon, pasion kaj firman kulturon. Tial fine de la 1910-aj jaroj, ŝi estis jam la plej fama aktorino de la kataluna teatra etoso. Baldaŭ ŝiaj sukcesoj estis konataj en la cetero de la lando, kaj Margarita komencis ludi ankaŭ hispanlingve.
Teatra kariero
redaktiInter 1909 kaj 1916 ŝi faris kelkajn filmojn sed ne ŝatis tiun sperton, kaj nur plian fojon, jam en 1938, denove ludis antaŭ kamerao en la argentina filmo Bodas de sangre (Sanga nupto) laŭ la teatraĵo de García Lorca. En 1914 ŝi ludis unuafoje en Madrido. Tie ŝi laboris en la Teatro Español (Hispana Teatro), kie ŝi prezentis verkojn de la plej konataj tiumomentaj aŭtoroj. Ŝia sukceso ĉe Marianela, nome romano de Benito Pérez Galdós, al teatro adaptita fare de la tiam tre popularaj fratoj Álvarez Quintero, estas memorinda. Ekde tiam multaj intelektuloj de la epoko komencis vidi en ŝi la forton kapablan montri al la publiko la pasiojn kaj zorgojn, kiujn ili metis en siajn verkojn, bone spegulante la novajn tempojn.
Iom post iom ŝi plifirmiĝis en la kultura mondo, ĉar ĉiu verko, kiun ŝi ludis, estis certa sukceso, el kio sekvis la famigo ankaŭ de la aŭtoro. Dum la 1930-aj jaroj ŝi enkondukis en la hispanan teatron la verkojn de Oscar Wilde, Bernard Shaw, Luigi Pirandello kaj Gabriele D'Annunzio kaj pavis la vojon al junaj hispanaj talentuloj kiel Federico García Lorca kaj Alejandro Casona. La tiutempa kritikaro konsideris ŝin la plej elstara renoviganto de la hispana scenejo.
En 1933 ŝi sukcesis ludi en la romia teatro de Merido, inaŭgurante tiel tradicion, kiu nuntempe manifestiĝas per la Festivalo de Klasika Teatro de tiu urbo. Pri ŝia interpretado de Medeo en tiu okazo diris Miguel de Unamuno: “Mi nur paroligis Senekon hispanlingve. Seneko nur klarigis la historion de Medeo. Sed Margarita kreis Medeon. Ŝi transformis tiun rolulon, imagitan aŭ realan, en vivantan estaĵon kiu kunprenas nin al si korpe kaj anime”.
García Lorca havigis al la famega aktorino manuskripton de sia teatraĵo Mariana Pineda. Sen konsideri la antaŭajn fiaskojn de la juna aŭtoro, ŝi decidis ludi la verkon, kaj en 1927, kun dekoracioj de Salvador Dalí, ŝi premiere prezentis ĝin. Ekde tiam, Margarita kaj Federico formis sukcesan artan duopon, kies vojoj kunfluis kaj tute kongruis. Tamen, pro ŝia maldekstrema politika sinteno kaj ŝia amikaro, parto de la publiko kaj certa sektoro de la ĵurnalaro faris al ŝi problemojn.
Milito kaj ekzilo
redaktiKomence de 1936, Margarita vojaĝis al Latinameriko por sesmonata turneo. Ŝi ludis tie teatraĵojn de Lorca. Vane ŝi estis insistinta, ke li akompanu ŝin. Ili interkonsentis nur renkontiĝi tie iom poste. Margarita neniam revenis el tiu vojaĝo, kiu iĝis la plej amara, ĉar tiam mortis la edzo, ŝi sciiĝis pri la militista puĉo de la 18-a de Julio kaj ricevis la novaĵon pri la murdo de Lorca.
Dum multaj monatoj ŝi metis funebran simbolon en ĉiuj teatroj kie ŝi aktoris: oni metis grandan foton de la poeto en la teatraj enirejoj kaj oni gardadis silenton antaŭ la komenciĝo de la prezento.
Iam, en Bonaero, post granda sukceso de Doña Rosita la soltera (Fraŭlino Rozinjo), ŝi interrompis la publikan aplaŭdon kaj diris: “Se vere vi deziras per ĉi aplaŭdoj rememori lin, parolu pri liaj verkoj al viaj filoj, parolu al ili pri la vivo de la poeto. Ni ĉiuj forpasos, forpasos mi, ja sensignifa aĵo; sed la verkaro de la poeto restos por vi kaj por viaj filoj, por la senmorteco”. Post la milito, ŝi ekziliĝis sinsekve en Ĉilio, Argentino kaj Urugvajo, sed en ĉi lasta lando ŝi pasigis pli da tempo kaj fine iĝis urugvaja civitano. En 1940 ŝi legis en la ĉilia gazetaro pri sia proceso en Hispanio ĉe la Tribunalo pri Politikaj Responsoj (Tribunal de Responsabilidades Políticas). La frankisma registaro konfiskis ĉiujn ŝiajn havaĵojn kaj kondamnis ŝin al dumviva ekzilo.
En Montevideo ŝi ludis verkojn de hispanaj aŭtoroj kaj, en 1949, iĝis direktoro de la Urba Teatrolernejo (Escuela Dramática Municipal). Dum dek jaroj ŝi estis tie direktoro de la Nacia Komedio (Comedia Nacional). En 1956, kvindeka datreveno de ŝia sursceneja eklaboro, oni omaĝis ŝin en la Teatro Solís de Montevideo, kiu centjariĝis samtempe. Partoprenis Rafael Alberti, Álvaro Sánchez Albornoz kaj Alejandro Casona kaj ĉeestis la plej gravaj hispanaj ekzilitoj.
Ŝi forpasis en 1969 en Montevideo, kie ŝi pasigis la lastajn 20 jarojn de sia vivo.
Notoj
redaktiBibliografio
redaktiFonto en Esperanto
redakti- Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87-134, pri Margarita Xirgu ĉefe en pp. 129-131.
En aliaj lingvoj
redakti- Genoveva Dieterlich, Diccionario del teatro. Madrid: Alianza Editorial, 1995.