Antonio Larreta

urugvaja aktoro, reĝisoro, verkisto kaj kritikisto

Gualberto José Antonio Rodríguez Larreta Ferreira (Montevideo, 14a de decembro 1922 - 19a de aŭgusto 2015),[1] plej ofte konata kiel AntonioTaco Larreta, estis urugvaja aktoro, reĝisoro, verkisto kaj kritikisto de kino kaj teatro.

Antonio Larreta
Persona informo
Naskonomo Gualberto José Antonio Rodríguez Larreta Ferreira
Naskiĝo 14-an de decembro 1922 (1922-12-14)
en Montevideo
Morto 19-an de aŭgusto 2015 (2015-08-19) (92-jaraĝa)
en Montevideo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Urugvajo
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Matilde Rodríguez Larreta (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
literaturkritikisto
ĵurnalisto
teatra aktoro
filmreĝisoro
tradukisto
dramaturgo
verkisto
scenaristo
theatre critic (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Teatro, filmo kaj literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Curro Jiménez vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

redakti

Li ekkarieris kiel kritikisto (1948) kaj aktoro (1949). Dum du jaroj en Italio (1954-1955) formiĝis teatre kaj laboris helpante Giorgio Strehler en la Piccolo Teatro di Milano. Reveninte en Urugvajon, li reĝisoris teatraĵojn de Federico García Lorca, nome Doña Rosita la soltera kaj La casa de Bernarda Alba, plus Los hermanos Karamazov de Fjodor Dostojevskij. Plue direktoris kaj reĝisoris en Urugvajo kaj Eŭropo.

Dum la diktaturo de Urugvajo, li ekziliĝin en Hispanio kaj loĝis en Madrido el 1972 ĝis 1985, dum li dediĉis sin al verkado, ĉefe kiel scenaristo de kino kaj televido. Li kunlaboris en la scenaroj de la filmoj Los santos inocentes kaj La casa de Bernarda Alba, de Mario Camus kaj de Las cosas del querer, de Jaime Chávarri. Li estis ankaŭ scenaristo de la populara televidserio Curro Jiménez. En 1980, lia historia romano Volavérunt ricevis la Premion Planeta. En 1982, li revenis al teatro por reĝisori sian adaptaĵon de La Dorotea de Lope de Vega, kaj sekvajare Los cuentos de los bosques de Viena, ambaŭ en Madrido.

Reveninte en Urugvajon en 1985, li en 1986 inaŭguris la sezonon de La Comedia Nacional per nova versio de Los gigantes de la montaña, de Luigi Pirandello. En 1998, li premieris Las maravillosas, kiu inkludis tekstojn de kelkaj urugvajan verkistoj. Kiel kinreĝisoro, li faris Nunca estuve en Viena, en 1989, ĉefrolulita de China Zorrilla; kiel aktoro, li protagonistis la filmon La memoria de Blas Quadra en 2000 kaj La ventana, de Carlos Sorín en 2008.[2]

Referencoj

redakti
  1. El País (19a de aŭgusto 2015). «Falleció el actor Antonio "Taco" Larreta». Uruguay. Konsultita la 14an de marto 2021.
  2. El País (8a de oktobro 2009). «Estrenan una Película Argentina que Protagoniza Antonio Larreta». Uruguay. Arkivita el la originalo la 4an de februaro 2011. Konsultita la 8an de majo 2011.

Eksteraj ligiloj

redakti