Malfermi la ĉefan menuon

Stephen HALES (17-a de septembro 1677, Bekesbourne, Kent, Anglio4-an de januaro 1761, Teddington) estis angla botanikisto, fiziologo kaj pastro. Li estis pioniro de la ekspermientado pri kvantitativa besto- kaj plantofiziologio.

Stephen Hales
(1677-1761)
angla botanikisto kaj fakulo pri pneŭma kemio kaj planto-fiziologio.
angla botanikisto kaj fakulo pri pneŭma kemio kaj planto-fiziologio.
Persona informo
Naskiĝo 7-a de Septembro 1677
en Kent, Anglio
Morto 4-a de Januaro 1761
en Teddington, Anglio
Lingvoj angla lingvo [#]
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioSvedio [#]
Alma mater Kolegio Corpus Christi [#]
Profesio
Profesio botanikistofizikistokemiisto • fiziologo • inventisto [#]
Laborkampo fiziologio [#]
Honorigoj Membro de la Reĝa Societo de Londono • Medalo Copley [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Priskribo pri ventolilo, verko eldonita en 1744.

Li studis en la Kembriĝa Corpus Christi College teologion, samtempe interesiĝis pri la natursciencoj, ĉefe pri botaniko kaj kemio. Oni konsekris lin en 1703 al pastro, li iĝis en 1709 pastro de Teddington, kie li agadis en tiu pozicio ĝis sia morto.

Hales enkondukis novajn mezirajn metodojn en la planta fiziologio. La plej konata metodo ebligis mezuradon de la vaporkvanto, ellasita fare de la plantoj. Li mezuris la forvaporigitan kvanton kaj konstatis, ke la folioj de la planto vaporigas kaj tiun proceson helpas, la fluon de akvo kaj nutromaterialoj en la akvo, supren el direkto de la radikoj. Li difinis direkton de la plantaj sukoj kaj mezuris la sukopremon, kreskan rapidon de la ŝosoj kaj folioj. Li analizis la premon de la radiko je la plantaj sukoj. Li studis ankaŭ la plantan spiradon.

Hales konstruis diversajn ilojn por kolektado de gasoj, partoprenantaj la kemiajn reakciojn. Tiuj iloj estis antaŭuloj de la hodiaŭaj.

Li publikigis la platofiziologiaj esplorojn en 1727 kiel Vegetable Staticks kaj denove aperigis tion kiel unua volumo de la Statical Essays. La dua volumo de tiu eldonaĵo estis la Haemastaticks kaj estis post William Harvey, plej grava paŝo en ekkono de la fiziologio de la sangocirkulado.

Hales mezuris unuafoje la sangopremon (li enkondukis tubon en angion, en tiu la sango povis altiĝi. Li mezuris ankaŭ kapaciton de la maldekstra kamero de la koro, sangokvanton, pumpantan po minuto, sangofluan rapidion en la angioj kaj la kontraŭsatron al la sangofluo.

Li evoluigis ankaŭ ventilan instalaĵon por prizonoj, rezervejo, transportaj ŝipoj.