Reinhold Andreas MESSNER (naskiĝis la 4-an de januaro 1944 en Brixen-Bressanone, Italio) estas montgrimpisto, esploristo kaj verkisto el Sudtirolo (Italio). Interalie li estas la unua homo, kiu grimpis la 14 montoj pli altaj ol 8000 m, sen enboteligita oksigeno.

Reinhold Messner en 2012

En 1970 Messner partoprenis al germana ekspedicio kiu intencis grimpi la 8125 metrojn altan Nanga Parbat (Pakistano). Kune kun lia frato Günther li sukcesis atingi la pinton laŭ la flanko "Rupal", kiu kun 4500 metroj estas la plej granda monda vertikala muro. En malfeliĉa kaj danĝera descendo sur la alia flanko de la monto ("Diamir") lia frato mortis sub glaĉer-lavango. Tiu incidento kiu ŝokis la montgrimpistan mondon.

En 1978, Messner kaj la aŭstra Peter Habeler estis la unuaj, kiuj grimpis Evereston sen enboteligita oksigeno. En 1980 Messner ripetis sole la supreniron, iĝante la unua homo kiu atingis tiun celon.

1989/1990 li transiris piede Antarkton sen ekstera helpo. Elstaras ankaŭ lia rolo kiel verkisto kaj preleganto . Inter 1999 kaj 2004 li estis membro de la Eŭropa Parlamento por la Itala Federacio de la Verduloj. Nuntempe li estas tre okupata en diversaj entreprenoj rilataj al montgrimpado. Interalie li kondukas la kvar muzeojn de Messner Mountain Museum (Messner Monta Muzeo).

Grimpadoj de Messner de la montoj pli altaj ol 8000 m post 1970 redakti

Reinhold Messner estis la unua homo kiu grimpis sur ĉiuj pintoj super 8000 m sen enboteligita oksigeno. Ek de 1970 li faris la sekvajn grimpadojn sur pintoj super 8000 m:

 
Pozicio de la pintoj super 8000 m
jaro monto (altitudo en metroj)
1970 Nanga Parbat (8125)
1972 Manaslu (8163)
1975 Hidden Peak (Gaŝerbrum 1) (8080)
1978 Mount Everest (8848), Nanga Parbat (8125)
1979 K2 (8611)
1980 Mount Everest (8848)
1981 Shishapangma (8027)
1982 Kangchenjunga (8586), Gaŝerbrum 2 (8034), Broad Peak (8051)
1983 Ĉo Oju (8188)
1984 Hidden Peak (Gaŝerbrum 1) (8080), Gaŝerbrum 2 (8034)
1985 Annapurna (8091), Dhaulagiri (8167)
1986 Makalu (8485), Lhotse (8516)