Makalu
Makalu (oficiala ĉina transkribo al la latina alfabeto: Makaru; ĉina lingvo 马卡鲁山, Mǎkǎlǔ Shān) estas kun alteco de 8485 m s.m. la kvina plej alta monto de la mondo.
Makalu | |
---|---|
![]() | |
Alteco | 8 485 m |
Situo | Ĉinio (Tibeto) kaj Nepalo |
Montaro | Himalajo |
Koordinatoj | 27° 53′ 3″ N 87° 5′ 20″ O / 27.88417 °N, 87.08889 °O (mapo)Koordinatoj: 27° 53′ 3″ N 87° 5′ 20″ O / 27.88417 °N, 87.08889 °O (mapo) |
Unua grimpo | 15-an de majo 1955 de Lionel Terray kaj Jean Couzy |
Plej facila montgrimpo | Altmontara ekspedicio (glaĉerigita vojo) |
GeografioRedakti
Makalu situas en Himalajo oriente de Ĉomolungmo sur la landlimo inter Nepalo kaj Ĉinio.
Flankaj pintojRedakti
Flankaj pintoj de Makalu enstas Makalu Sudorienta Pinto kun alteco de 8010 m s.m. kaj Kangchungtse (ankaŭ Makalu 2) kun alteco de 7678 m s.m.. Al la Makalu-Masivo apartenas ankaŭ Ĉomolonzo kun alteco de 7818 m s.m.. Ĝi situas proksimume kvar kilometrojn nordoriente de la ĉefpinto kaj estas disigita de ĝi per selo kun alteco de proksimume 7200 m s.m. Pro la breĉalteco de 590 m oni konsideras Ĉomolonzon kiel sendependan monton.
Unua grimpoRedakti
La unua grimpo sukcesis la 15-an de majo 1955 frae de la francaj ŝnurkamaradoj Lionel Terray kaj Jean Couzy. Ĝi estis la 9-a de la montoj pli altaj ol 8000 m, kies pinton homoj atingis.
Eksteraj ligilojRedakti
- Makalu sur SummitPost (en angla lingvo)
- Makalu sur Peakware (en angla lingvo) Arkivigite je 2011-10-25 per la retarkivo Wayback Machine