Malfermi la ĉefan menuon

K2

monto ĉe la Pakistana-Ĉinia landlimo; la dua plej alta monto sur Tero

La Monto Ĉogorio (K2) estas kun alteco de 8611 m la dua plej alta monto de la mondo kaj la plej alta punkto de Pakistano. Ĝi estas nomata en Ĉinio oficiale 'Qogir', ĉine 乔戈里峰, kaj ankaŭ konata kiel Lambha Pahar, Ĉogori, Monto Godwin-AustenDapsang; urdue کے ٹو‎. Ĝi situas sur la limo inter Pakistano kaj Ĉinio (Tibeto) kaj estas la plej alta monto de la montaro Karakorumo.

Ĉogorio (K2)
Alteco 8 611 m
Situo Flago-de-Pakistano.svg Pakistano kaj Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio (Tibeto)
Montaro Karakorumo
Koordinatoj 46°58′N 8°14′O  /  46.967°N, 8.233°O / 46.967; 8.233 (K2) (mapo)Koordinatoj: 46°58′N 8°14′O  /  46.967°N, 8.233°O / 46.967; 8.233 (K2) (mapo)
Unua grimpo 31-an de julio 1954 de Achille Compagnoni kaj Lino Lacedelli
Information icon.svg
vdr

Unua grimpoRedakti

Ĝi estis la 4-a de la montoj pli altaj ol 8000 m, kiu estis grimpita de homoj. Estis ekspedicio de la alpistoj Achille Compagnoni kaj Lino Lacedelli, kiu la 31-an de julio 1954 sukcese atingis la pinton.

Posta grimpadoRedakti

En 1986 la pinton konkeris aparte la unuaj poloj Wanda Rutkiewicz kaj Jerzy Kukuczka (el inter 10 polaj konkerintoj). Tiujare sur la monto pereis 13 personoj kaj en 2008 11 grimpantoj.

Eksteraj ligilojRedakti