Nanga Parbat
Nanga Parbat (kio signifas en la sanskrita lingvo nuda Monto; urdua lingvo: نانگا پربت; ankaŭ konata kiel Diamir [reĝo de la montoj]) apartenas kun alteco de 8125 metroj al la montoj pli altaj ol 8000 m. Ĝin malkovris en la jaro 1854 la germanaj fratoj Schlagintweit.
Nanga Parbat | |||
---|---|---|---|
monto • montopinto | |||
Alteco | 8 125 m | ||
Situo | Pakistano | ||
Montaro | Himalajo | ||
Geografia situo | 35° 14′ N, 74° 35′ O (mapo)35.23916666666774.59Koordinatoj: 35° 14′ N, 74° 35′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
Unua grimpo | 3-an de julio 1953 fare de Hermann Buhl | ||
Plej facila montgrimpo | Vojo de Kinshof tra la Diamirflanko | ||
Geografio
redaktiNanga Parbat estas la okicenta pliero de Himalajo situanta en norda Pakistano. Ĝi estas la plej okcidenta de la montoj pli altaj ol 8000 m. Ne tre for de ĝi en la nordo troviĝas ankaŭ la okcidenta fino de la montaro Karakorumo. Nanga Parbat situas rekte sude de la rivero Indus.
Unua grimpo
redaktiLa unuan grimpon sukcesis la 3-an de julio 1953 la germana alpisto Hermann Buhl. Li estis la unua homo, kiu sukcesis sole grimpi 8000-metran pinton.