Gaŝerbrum 1, konata ankaŭ kiel Kaŝita Pinto (angle Hidden Peak) aŭ kiel K5 estas la ĉefa pinto de la Gasherbrum-Grupo. Kun alteco de 8 000 m ĝi estas la 11-a plej alta monto de la mondo kaj apartenas al la ekskluziva grupo de la pintoj pli altaj ol 8000 m.

Gaŝerbrum 1
Gaŝerbrum 1
monto
Alteco 8 080 m
Situo Ĉinio kaj Pakistano
Montaro Karakorumo
Geografia situo 35° 44′ N, 76° 42′ O (mapo)35.72555555555676.695555555556Koordinatoj: 35° 44′ N, 76° 42′ O (mapo) f4
Gaŝerbrum 1 (Ŝinĝango)
Gaŝerbrum 1 (Ŝinĝango)
DEC
Gaŝerbrum 1
Gaŝerbrum 1
Situo de Gaŝerbrum 1
Map
Gaŝerbrum 1
Unua grimpo 5-a de julio 1958 fare de Peter K. Schoening kaj Andrew Kauffman
Plej facila montgrimpo Altmontara ekspedicio (glaĉerigita vojo)
vdr

Geografio redakti

Gaŝerbrum 1 situas en Karakorumo inter ties pakistana parto kaj la Ŝaksgam-Valo, kiun postulas Ĉinio por si. Ĝi apartenas al Baltoro Muztagh, la plej fama parto de Karakorumo. Ĝi situas tute malantaŭe en Baltoro multajn kilometrojn oriente de la centra Konkordia-Placo, kie kunfluas la tributglaĉeroj de Baltoro-Glaĉero al giganta glaciriverego. Gaŝerbrum 1 estas kaŝita inter la grupo de Gaŝerbrum 4, 5 kaj 6, tial la noma Kaŝita Pinto, kaj troviĝas nur malmultajn kilometrojn de Conway-Selo, tra kiu pasejo kondukas al la barata parto de Karakorumo. De ĉiuj flankoj Gaŝerbrum 1 atingeblas nur pasante grandegajn glaĉerojn.

Unua grimpo redakti

La unua grimpon sukcesis la 5-an de julio 1958 Peter K. Schoening kaj Andrew Kauffman, kiuj apartenis al usona ekspedicio.

Eksteraj ligiloj redakti