La Ruma sultanlando - perse سلجوقیان روم, Salĝūkijān-e Rūm - estis la daŭrigo de la Granda Selĝuka Imperio en Malgrandazio (Anatolio). La sultanlando ekzistis post la batalo de Manzikerto ekde la jaro 1077 ĝis la jaro 1307. Unua ĉefurbo estis İznik (Nicaea), poste la ĉefurban funkcion transprenis Konya (Iconium); sed ĉar la sultana kortumo estis tre moviĝema, dumtempe ankaŭ la urboj Kayseri kaj Sivas funkciis kiel ĉefurbo.

Ruma sultanlando
Origina nomo:
سلجوقیان روم
Salĝūkijān-e Rūm
 Granda Selĝuka Imperio 10771307 Otomana Imperio 

eksa administra teritoria unuo • historia lando • sultanlandopostrestaĵa ŝtato
Geografio
la sultanlando en la jaro 1190 - la stelo markigas la tiutempan ĉefurbon Konya (Iconium)
la sultanlando en la jaro 1190 - la stelo markigas la tiutempan ĉefurbon Konya (Iconium)
Ĉefurbo:
komence İznik (Nicaea)
poste Konya (Iconium)
Areo:
400 000 km² (en la jaro 1243)
Loĝantaro
persa lingvo (oficiala), turka lingvo (populara)
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Granda Selĝuka Imperio Granda Selĝuka Imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Otomana Imperio Otomana Imperio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

En sia plej vasta amplekso, la sultanlando etendiĝis tra centra Anatolio de la urboj Antalya kaj Alanya borde de la Mediteranea Maro ĝis Sinop ĉe la Nigra Maro. Oriente, la sultanlando absorbis aliajn tjurkajn ŝtatojn kaj atingis la lagon Van. La plej okcidenta limo estis proksime de Denizli kaj la pordegoj al la Egea Maro.

La vorto "Rum" venas de la araba vorto por la Romia Imperio. La selĝukoj nomis la landojn de sia sultanlando "Rum" ĉar ĝi establiĝis sur teritorio longe konsiderata (orient-)"romia", do bizanca. La sultanlando prosperis, aparte en la malfrua 12-a kaj frua 13-a jarcentoj kiam ĝi prenis de la Bizanca Imperio gravajn marhavenajn urbojn de la Mediteranea kaj Nigra Maroj.

la ruĝa turo (Kızılkule) en Alanya, 1221-1226

En Anatolio la selĝukoj prosperigis la komercon per sistemo de karavanaj ripozejoj, kiuj faciligis la transporton de varoj de Irano kaj Centra Azio al la mediteraneaj havenoj. Aparte bonajn komercajn rilatojn havis la Ĝenova Respubliko. La kreskiĝanta bonstato permesis al la sultanlando absorbi aliajn tjurkajn ŝtatojn en orienta Anatolio. La selĝukoj sukcese eltenis la brulojn de la eŭropanaj krucmilitoj, sed en 1243 malvenkis kontraŭ la atakanta Mongola Imperio. La sultanlando iĝis vasaloŝtato de la mongoloj, kaj malgraŭ provoj teni la ŝtatan integrecon, la potenco de la sultanlando iom post iom malaperis dum la dua duono de la 13-a jarcento kaj komplete forestis en 1307, kiam la Otomana Imperio konkeris ĝin.

Vidu ankaŭ

redakti