Käthe KRUSE (naskiĝinta la 17-an de septembro 1883 en Dąbrowa (Distrikto Opole) Katharina Johanna Gertrud Simon; mortinta la 19-an de julio 1968 en Murnau am Staffelsee) estis germana aktorino kaj pupo-faristino. Ŝiaj produktoj hodiaŭ estas ŝatataj kolektoobjektoj sufiĉe karaj.[1] De ŝi fondis la nuna Käthe Kruse s.l.r..

Käthe Kruse
Persona informo
Naskonomo Katharina Johanna Gertrud Simon
Naskiĝo 17-an de septembro 1883 (1883-09-17)
en Vroclavo
Morto 19-an de julio 1968 (1968-07-19) (84-jaraĝa)
en Murnau am Staffelsee
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioOkcidenta Germanio
Familio
Edz(in)o Max Kruse (skulptisto)
Infano Max Kruse (verkisto)
Okupo
Okupo metiisto • pentristo
vdr
Käthe Kruse kun la filinoj Fifi (Sophie) kaj Mimerle (Maria)

Vivo redakti

 
Käthe-Kruse-pupo nr. 1 el la jaro 1918

La filino de la municipa ĉeflibrotenisto Robert Rogaske kaj de la kudristino Christiane Simon trapasis la junulajn jarojn en modesteco. Post la ekzameniĝo mezlerneja ŝi trejniĝis aktore ekde 1899 dungiĝonte en 1900 por du jaroj ĉe la berlina Lessing-teatro. Krome ŝi sukcese prezentis sin en aliaj germanaj urboj gastludante en Varsovio kaj Moskvo. En 1902 ŝi konatiĝis kun la berlina skulptisto kaj scenaranĝisto Max Kruse kaj ankoraŭ la saman jaroj ŝi naskis la filinon Maria nomita Mimerle.

Dume Max Kruse kontinuigis la laboron en Berlino la edzino translokiĝis dum la dua gravedeco kun la patrino kaj la filino en Toskanion kaj de tie mallonge pli malfrue al la vivreforma societo de Monte Verità ĉe Ascona por pentrado. Al la edzo ekzistis inter 1904 kaj 1909 letera kontakto kaj li ankaŭ intertempe vojaĝis al Italujo. En 1904 deziris la plej maljuna filino pupon kaj Katharina Simon komisiis Max alporti pupon disde Berlino. Sed li malvolis aĉeti la enmagazenajn pupojn pro ilia malvarmeco kaj sterileco.

Sekve ŝi komencis fari mem pupojn kaj vere la unua finitis en 1905. Post halto en Munkeno ŝi reiris Berlinon kaj en 1909 estis la geedziĝo: la du havis intertempe tri filinojn. En 1910 la pupoj de Kathe Kruse montritis publike en berlina grandvendejo de Hermann Tietz kaj post la ŝatiĝo publika oni decidis produkti pli. Komence ili estis ankoraŭ tute simplaj kaj modestaj, pli poste artistaj kaj pli realaj. Post kiam Kruse pliperfektigis la produktadon ŝi dizajnis kaj kreis pupojn laŭ la aspekto de infanoj siaj. Tia natureco de la etaĵoj famigis Käthe Kruse tre rapide. En la berlina gazetaro la pupoj de ŝi nomitis ankaŭ ovo de Kolumbo. Kompreneble pupoj ne estis aferoj malkonataj, sed la maniero de Kruse koncerne molecon, flekseblecon, aŭtentikencon estis afero vere nova.

La partopreno ĉe internaciaj pupekspozicioj venigis al Kruse kelkajn premiojn, ekz. en Florenco la Oran grandan medalon kaj unuan rangon en Frankfurto ĉe Majno kaj Vroclavo. Du mendoj el Usono (pri 150 pecoj por FAO-Schwarz en Novjorko; kun posta mendo de pli ol 500 pupoj) necesigis propran atelieron kun dungitoj. Do la familio translokiĝis al Bad Kösen, kie estontece multo da pupoj fabrikitis mane. Por ŝi ĉefis la produktado elkora, ĉar nur tia efikus laŭ ŝi. Ekde 1916 ŝi ekigis la faron de pupoj aparte por pupohejmoj al kiuj aldonitis multaj vestaĵoj kaj etkromaĵoj. Furoris soldataj pupoj de alteco de 11 centimetroj kun moveblaj artikoj. Pli kaj pli da konkurencantoj komencis industrie fari pupojn similajn. En 1925 ŝi ankaŭ gajnis proceson pri kopirajto kontraŭ la entrepreno Bing kiu eĉ senĝene reklamis per imitado de Kruse-pupoj! Temis pri la unua fojo ke ludilo ekĝuis kopirajtprotektiĝon. Alia mejloŝtono por la entrepreno estis la ekde 1928 produktita pupo VIII kromnomite germana infano ĉar ĝi havis veran hararon. Ĝi imitis la en 1918 naskiĝintan filon Friedebald.

Ekde 1928 la grandiĝanta entrepreno faris ankaŭ vitrinopupojn kaj trejnpupojn por bebovartistina edukado; tie tre engaĝiĝis la filino Sofie Kruse. Alia sukcesego estis la partopreno ĉe la Internacia ekspozicio en Parizo en 1937. Käthe Kruse malinteresiĝis pri politikaĵoj kaj adaptis sin al ĉiaj politikoj kondiĉe ke la komerca aspekto estis lukra. Sekve ŝi ankaŭ kreis soldatajn pupojn kaj kore salutis la nacibankestron kaj ministron pri ekonomio Hjalmar Schacht ĉe stando sia en la germana pavilono. Tamen ŝi neniam interrompis leterkontakton kun elmigrintaj judaj amikoj kaj rifuzis maldungi duonjudojn. Dummilite pli kaj pli malfacilis ricevi materialon taŭgan por la produktado en Germanujo kaj sekve la eksportado tute ĉesis. Dum la Dua mondmilito falis du liaj filoj kaj en 1942 mortis la edzo.

 
Tombo de Käthe kaj Maria Kruse en Schäftlarn

Postmilite en GDR privata pupfarado ne plu eblis kaj en 1952 la firmao iĝis popolproprieta entrepreno. Sekve du filoj de ŝi, i.a. la porinfanliteraturverkisto Max Kruse, fondis atelierojn en Bad Pyrmont kaj Donauwörth. Kathe mem translokiĝis en 1954 al Okcidenta Germanujo. La de ŝi elpensitaj modeloj konserviĝis kaj daŭre faritis permane. Pro maljuneco ŝi mem ne plu partoprenis la produktoprocedojn kaj kune kun la filino plej maljuna Maria ŝi pasigis la lastajn vivojarojn en Munkeno.

Ŝi membris ĉe la ligo porartista Deutscher Künstlerbund.

Tiutempa vendado kaj reklamo redakti

 
Emblemo de Käthe Kruse
 
Käthe-Kruse-vilao en Donauwörth
 
Interna korto de la muzeo (maldekstre) en la Romanika domo (Bad Kösen)

Laŭ la metodoj de antaŭ 100 jaroj la manufakturo en Donauwörth ja eĉ hodiaŭ kreis klasikajn Kruse-pupojn en diversaj grandecoj kaj produktmanieroj; ilia ŝato ĉekolektistara estas alta kaj la prezoj ankaŭ. La korpoj estas aŭ kotonaj aŭ permane remburitaj kun kapreolaj respektive boacaj haroj aŭ ŝaŭmitaj ĉirkaŭ dratskeletaĵo interna kun supraĵo trikota. La kapoj konsistas el polistirolo, ŝtofopapermaĉaĵo. Pentrado faritis permane. Klasikaj Kruse-pupoj havas aŭ pentritan hararon aŭ naturan haron perukan, intertempe mohajron.

La gamo ĉiam etendiĝis en la lastaj 20 jaroj. Jam la filino de Käthe Kruse kaj la posteulino Hanne Adler-Kruse komencis krom klasikaj pupoj dizajni aferojn el felpofliso por bebojn kaj etinfanoj. En 1990 Hanne Adler-Kruse kaj ŝia edzo Heinz Adler transdonis la entreprenon al Andrea Kathrin Christenson-Klette kaj Stephen Christenson. Ili plievoluigis la tradician produkton de klasikaj Kruse-pupoj kaj koneksiĝis ankaŭ al la ideoj de Hanne Adler-Kruse pri produktado ludila. En 2013 la firmao transprenitis fare de Hape Holding A.K. kaj nomiĝas nun Käthe Kruse s.r.l.

Daŭraj kaj belaj ekspozicioj pri Kruse videblas en Donauwörth kaj en Bad Kösen.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Thomas Dahl: Käthe Kruse Puppen. Katalog und Preisführer. Verl. Puppen und Spielzeug, Duisburg 2005, ISBN 3-87463-374-8 (Beschreibung der Puppen von ersten Modellen bis heute mit detailreichen Photos, informativem Text und Preistabelle).
  • Gabriele Katz: Käthe Kruse. Die Biografie. Osburg Verlag, Berlin 2010, ISBN 978-3-940731-38-8.
  • Käthe Kruse, neu bearb. von Sofie Rehbinder-Kruse: Ich und meine Puppen. 5. Auflage. Herder, Freiburg i. Br. 1986, ISBN 3-451-07934-8, vormals Käthe Kruse, Das große Puppenspiel, 1951.
  • Max Kruse: Die versunkene Zeit – Bilder einer Kindheit im Käthe Kruse Haus (1921–1933). BoD, Norderstedt 2000, ISBN 3-89811-469-4.
  • Max Kruse: Die behütete Zeit – eine Jugend im Käthe Kruse Haus (1933–1945). BoD, Norderstedt 2000, ISBN 3-89811-717-0.
  • Max Kruse: Die verwandelte Zeit – Der Wiederaufbau der Käthe Kruse Werkstätten in Bad Pyrmont (1945–1958). Verl. Puppen und Spielzeug, Duisburg 1996, ISBN 3-87463-237-7.
  • Käthe Kruse, Ursula Abels: Mein liebes Bärchen. Verl. Puppen und Spielzeug, Duisburg 1996, ISBN 3-87463-234-2.
  • Christa Langer: Das Glückskind. Käthe Kruse und ihre Werkstatt in Bad Pyrmont. Wohlfarth Gert 1999, ISBN 978-3-87463-180-8.
  • Ina Neumann: Kruse, Käthe, geborene Simon. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 13, Duncker & Humblot, Berlin 1982, ISBN 3-428-00194-X, S. 150 f. (Digitalisat).
  • Sabine Reinelt: Käthe Kruse, Leben und Werk. 2. Auflage. Kunstverl. Weingarten, Weingarten 1988, ISBN 978-3-8170-1001-1.
  • Sabine Reinelt: Käthe Kruse – Auf dem Höhepunkt ihres Schaffens. Verl. Puppen und Spielzeug, Duisburg 2000, ISBN 3-87463-266-0.
  • Siegfried Wagner (Hg.): Käthe Kruse und ihre Puppen. Naumburg (Saale) 2014. (= Buchprospekt zur Käthe-Kruse-Ausstellung im Romanischen Haus Bad Kösen).

Televidportretoj redakti

  • Leonore Brandt, Dirk Otto; Die Puppenmacherin und ihre große Liebe de la serio "Geschichte Mitteldeutschlands", 45 minutoj, MDR, 24.10. 2010.
  • Gabriele Dinsenbacher: Puppenkinder – Das Leben der Käthe Kruse; 45 minutoj, BR, 1998.
  • Televidfilmo kun Friederike Becht, 88 minutoj, ZDF 2015.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Käthe Kruse en la germana Vikipedio.