Malfermi la ĉefan menuon

Hermann TIETZ (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1837 en Międzychód, mortinta la 3-an de majo 1907 en Berlino) estis germana komercisto de juda origino. Lia tombo troviĝas sur la juda Weißensee-tombejo en Pankow.

Hermann Tietz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1837 (1837-01-01)
en Międzychód
Morto 1-an de januaro 1907 (1907-01-01) (70-jara)
en Berlino
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio entreprenisto
Information icon.svg
vdr
Aĉethalego Tietz ĉe Leipziger-strato en Berlino, 1900

Vivo kaj gravecoRedakti

Tietz estis la unua vide al la ideo instali grandmagazenon en Germanio fondante ĉenbutikon poste konata kiel "Hertie", kiu nun estas posedata fare de Arcandor.

 
Meze de Gera: la unua grandmagazeno tietz-a de 1882

En 1882, la unua grandmagazeno de Tietz estis malfermita en Gera fare de lia nevo Oskar Tietz. La frato de Oskar Leonhard Tietz poste fondis sian propran ĉenbutikon ("Kaufhof"). Post kiam la spezoj en butikoj en pli malgrandaj urboj kiel Bamberg, Erfurto, Rostock, Stralsund kaj Wismar estis sukcesaj, Tietz establis sian unuan grandmagazenon en Berlino. En 1900, Herrmann Tietz malfermis butikon en Leipziger-strato, kie ĝi situis proksime al la grandmagazeno Wertheim, la plej granda butiko en Eŭropo tiutempe. En 1904, Tietz malfermis alian luksan butikon ĉe Aleksandra Placo de Berlino. La imponaj kaj palac-similaj butikoj estis dizajnitaj por oferti al la klientoj unikan butikumadotravivaĵon. Alia ekzemplo estas Alsterhaus en Hamburgo (konstruo en 1912). Kun dek grandmagazenoj Tietz estis la plej granda ĉeno en Berlino. En 1927 proksimume 13,000 dungitoj laboris sume en la Tietz-grandmagazenoj.

La Tietz-familio dividis la germanan merkaton en du interesosferojn. Herrmann kaj Oscar Tietz koncentriĝis pri la suda kaj orienta, dum Leonhard Tietz ("Kaufhof") estis aktiva en la okcidento kaj en Belgujo.

En Nazia Germanio, ĉiuj entreprenoj de la Tietz-familio estis arjigitaj (t.e. ili konfiskis kaj donitis al novaj posedantoj) kaj la familianoj elmigris. En 1933, Georg Karg, la nova posedanto, ŝanĝis la nomon de la firmao al la malpli jud-sona nomo "Hertie-grandmagazenoj" kiel mallongigo de Hermann Tietz.[1]

En 2007 Hertie faris revenon. Pro krizo de Karstadt-grandmagazengrupo, Karstadt dissolvis 74 el siaj butikoj. Tiuj butikoj estis la plej malgrandaj kaj estantaj neprofitaj. La "nova" relanĉita Hertie-grandmagazengrupo remalfermis ilin sub la nomo "Hertie". Poste ĉiuj iamaj komercrilatoj al Karstadt estis distranĉitaj kaj Hertie estas sendependa. Hertie planis disetendiĝi, sed la 20-an de majo 2009 estis decidite ke ĉiuj 54 Hertie grandmagazenoj devis fermiĝi.[2]

 
La familia kripto tietz-a en Pankow

LiteraturoRedakti

  • Georg Tietz: Hermann Tietz. Geschichte einer Familie und ihrer Warenhäuser. DVA, Stuttgart 1965.
  • Arthur Prinz: Juden im deutschen Wirtschaftsleben. Soziale und wirtschaftliche Struktur im Wandel (1850–1914). Mohr, Tübingen 1984, ISBN 3-16-744825-3, p. 103 (kaj pli ofte).

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti