Max Kruse (skulptisto)

(Carl) Max KRUSE (naskiĝinta la 14-an de aprilo 1854 en Berlino, mortinta la 26-an de oktobro 1942 samloke) estis germana skulptisto, scenejigujaranĝisto kaj inventisto. Li anis al la porartista grupo Berliner Secession de la ligo Deutscher Künstlerbund kiel ankaŭ de Akademio der Künste en Berlino. Ekde 1909 li estis la edzo de la pupkreistino Käthe Kruse.

Max Kruse
Max und Kaethe Kruse.jpg
Persona informo
Naskonomo Carl Max Kruse
Naskiĝo 14-an de aprilo 1854 (1854-04-14)
en Berlino
Morto 26-an de oktobro 1942 (1942-10-26) (88-jara)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia Germanio
Alma mater Akademie der Künste • Prussian Academy of Arts
Familio
Edz(in)o Käthe Kruse
Infano Max Kruse (verkisto)
Okupo
Okupo skulptisto • scenic designer
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

 
La maratono batalvenkanoncisto, kopio en Eisleben, starigita okaze de la datreveno 100-a fondiĝo de porinstruista seminario

Kruse studis inter 1874 kaj 1877 ĉe la Altlernejo teknika de Stuttgart frekventante paralele la samlokan artlernejon. En 1877 li rezignis pri la studo de arĥitekturo kaj foriris al la Universitato de Artoj Berlino; tie li finis la studojn de skulptado sub la profesoroj Fritz Schaper kaj Albert Wolff en la 1879-a jaro. Famiĝis li per la statuo maratonvenkanoncista Siegerbote von Marathon (kun la titolo helena NENIKEKAMEN kio signifas laŭvorte "Jen ni la venkintoj!"). Ĝi alportis al li en 1881 ĉe akademieekspozicio oran medalon kaj la prusian Romo-stipendion "Rompreis". Tiel Kruse povis inter 1881 kaj 1882 kaj denove 1900 financi restadojn en Romo por plukleriĝo.[1]

Membrante al la societo Verein Berliner Künstler (1883–1891) li kreis en 1887 por la tombo de patro sia la skulptaĵon Die Liebe legt den Leichnam eines Greises in den Schoß der Natur zurück. Post reveno Kruse ekloĝis en loĝad-ateliero en Charlottenburg kiun starigis la arĥitekto Bernhard Sehring; la nomo doma estis "Artodomo Sankta Luko".

Ankaŭ inventistece Kruse tre sukcesis. Tekniko pli perfektigo de litofanioj kaj porskulptista kopiadmaŝino akiris patenton en 1897. Por Max Reinhardt li dizajnis ekde 1902 modernajn kulisojn scenejajn kaj faris la unuan rondhorizonton por teatroscenejoj kun plastikaj pecoj multfunkciaj. Katharina Simon, juna aktorino kiun li ekkonis ĉe Kafejo de la Okcidento, invititis de li enatelieren. Malgraŭ aĝodiferenco de tri jardekoj la juna virino fascinis Kruse-n tiom ke ili baldaŭ intimrilatis. Post naskiĝo de la filinoj Maria kaj Sophie finfine geedziĝis en la jaro 1909.[2] Katharina, kiu poste flegis nomiĝi Käthe retiriĝis laŭ la volo de Max de aktorado. Inverse li stimulis ŝin fari pupon karese alpremeblan por la filino okaze de la kristnaska festo en 1905. Ĝi baldaŭ rimarkitis ankaŭ inter parencoj kaj amikoj pro siaj beleco kaj unikeco. Laŭ alia fonto ŝi kreis la unuajn pupojn jam en 1904 ĉe Monte Verità apud Ascona. Ŝi ricevis la nomon pupa patrino.

Sume havis la paro sep infanojn por kiuj ĉiam liverotis novaj pupoj. Krome Max havis el geedzeco pl frua kvar infanojn (inter kiuj estis ankaŭ la pentristino Annemarie von Jakimow-Kruse). En 1907 Kruse iĝis reĝa profesoro kaj ekmembris post unu jaro ĉe la grupo Secession Berlin kie li estraranis.

Ekde 1910 Käthe loĝis en la charlottenburg-a loĝad-ateliero de la edzo,[3] kie oni aranĝis teretage skulptistan atelieron kaj subtegmente pentradatelierojn. Tiam Max Kruse aldone instruis ŝtonskulptadon ĉe Lewin-Funcke-lernejo en Kant-strato.[4]

Sed la edzino forlasis en 1912 Berlinon pro troa angusteco loĝeja kaj ekloĝis kun la infanoj en Bad Kösen, kies politikistoj ofertis al ŝi avantaĝajn produktadmedion por pupoj. Käthe sekve dungis virinojn por la produktado kaj elpensis ankaŭ vendosistemon. La ludiloj sub la marko Käthe-Kruse-pupoj baldaŭ eksportitis en multajn landojn de la mondo. De tiam la du paranoj havis geedzecon relative malkomplikan je distanco kun kunaj vojaĝoj kaj regulaj vizitoj.

En 1913 Max Kruse iĝis ano de la Prusia akademio de la artoj kaj en 1925 li publikigis la libron Ein Weg zu neuer Form, kiu anticipis la evoluigon de modernaj plastikoj laŭ Henry Moore. Kruse plej ofte vivis en Berlino aŭ en Kloster sur Hiddensee, nur malofte en Bad Kösen vojaĝante multe kaj ofte kune kun la filino plej aĝa Maria.

Lia tombo en Berlino antaŭ tombejo antaŭ la Halle-pordego ne konserviĝis.[5]

La porinfana aŭtoro Max Kruse (ekz. Urmel aus dem Eis) estis la plej juna filo de Max kaj Käthe Kruse.

Verkoj (elekto)Redakti

SkulptaĵojRedakti

Kruse kreis en sia ateliero berlina statuojn, figurgrupojn kaj ĉefe portretobustojn.

 
Kopio de la Uhland-Hermo ĉe Viktoria-Parko en Kreuzberg

Jen liaj plej konataj verkoj:

  • Siegesbote von Marathon, 1881, originalo ĉe Alte Nationalgalerie; kopioj ekz. ĉe Theater des Westens, en Eisleben, en Krefeld - la etbronzaĵo diversmezure estas unu el la plej ofte kopiita plastiko de la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj.
  • Nietzsche-busto kaj Uhland-hermo por Viktoriapark en 1900; la originalo troviĝas hodiaŭ ĉe Leibniz-lernejo en Berlino
  • pluraj figuroj de la fronta galo ĉe Theater des Westens, Berlino
  • Persefono-figuro ĉe la tombejo Parkfriedhof en Neukölln, 1915
  • portretbustogrupo Eva und Peter Kruse, 1890
  • grupo Junge Liebe, 1895/97

SkribitaĵojRedakti

  • Max Kruse: Ein Weg zu neuer Form. Dietrich, München o. J. [1925].

LiteraturoRedakti

  • Fritz Stahl: Max Kruse. Wasmuth, Berlin 1924.
  • Carl-Peter Steinmann: Sonntagsspaziergänge 2. Entdeckungen in Charlottenburg, Friedrichshain, Gesundbrunnen, Grunewald, Karlshorst, Prenzlauer Berg, Transit Verlag Berlin 2010, ISBN 978-3-88747-286-3.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Peter Bloch, Sibylle Einholz, Jutta von Simson: Ethos und Pathos. Die Berliner Bildhauerschule 1786–1914. Berlin 1990, p. 164–165
  2. Siegfried Wagner (eld.): Käthe Kruse und ihre Puppen. Stadtmuseum Naumburg, 2019, p. 23.
  3. "Künstlerhaus St. Lukas, ĉe berlin.de
  4. 129. "Kiezspaziergang am 8. September 2012: Kantstr. 159: Studienateliers für Malerei und Plastik"
  5. Hans-Jürgen Mende: Lexikon Berliner Begräbnisstätten. Pharus-Plan, Berlin 2018, ISBN 978-3-86514-206-1, p. 219.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Max Kruse (Bildhauer) en la germana Vikipedio.