Arthur Lewin-Funcke

Arthur Lewin-Funcke estis arthistorie signifa germana skulptisto. Li naskiĝis la 9-an de novembro 1866 en Niedersedlitz proksime de Dresdeno (ekde la jaro 1950 urboparto de Dresdeno), kaj mortis la 16-an de oktobro 1937 en Berlino. Arthur Lewin-Funcke aparte konatiĝis pro bronzaj statuoj de ofte nudaj infanoj, junaj virinoj kaj viroj en natura grandeco, ne malofte ankaŭ paroj de patrino kaj bebo, sed ankaŭ kreis bustojn, reliefojn kaj medalojn. El la grandaj statuoj multaj estis monumentoj en publikaj lokoj, iuj ankaŭ dekoraĵoj en parkoj, en konstruaĵoj aŭ artaĵoj de tomboj.

Arthur Lewin-Funcke
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1866 (1866-11-09)
en Niedersedlitz
Morto 16-an de oktobro 1937 (1937-10-16) (70-jaraĝa)
en Berlino
Ŝtataneco Germana RegnoGermanio
Okupo
Okupo skulptisto • ceramikisto
vdr
"ĉe fonto"
"la birdisto" - juna viro kaj birdeto (1909)[1]

Granda parto el ili neniiĝis dum la detruoj de la Dua Mondmilito (pri ili nun nur atestas detalaj antaŭmilitaj fotoj), aliaj ankaŭ malaperis senspure en la ĥaoso postmilita, sed la pretervivintaj artaĵoj en publikaj eksteraj lokoj, muzeoj kaj privataj kolektoj ankoraŭ nun atestas pri lia renomo.

En Berlino li fondis artlernejon pri skulptado, kiu kutime nomiĝis "Lewin-Funcke-Schule", kaj havis multajn konatajn instruistojn kaj lernantojn. El la lernentoj de la "Lewin-Funcke-lernejo" ekzemple menciindas la artistoj Raoul Hausmann (1886-1971), Käthe Kollwitz (1867-1945), August Macke (1887-1914) kaj Felix Nussbaum (1904-1944) [2]

Lian heredaĵon administras arkivo lianoma en Detmold, Nordrejn-Vestfalio.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti