Erycius PUTEANUS (1574-1646) aŭ Erico Puteano(Venlo, 4-a de novembro 1574 - Loveno, 17-a de septembro 1646) estis belga humanisto, historiisto kaj filologo. Li donis lecionojn en la Trilingva Kolegio de la Malnova Universitato de Loveno dum 40 jaroj. En 1603, li okupis la postenon de historiisto proponita de Filipo la 3-a de Hispanio.

Hendrik van den Putte
(1574-1646)
Martyremata Academica (1618)
Martyremata Academica (1618)
Persona informo
Naskonomo Eerrijk de Putte
Aliaj nomoj Honorius van den Born • Honorius van Den Born • Honorius Van den Born
Naskiĝo 4-a de Novembro 1574
en Venlo,  Nederlando
Morto 17-a de Septembro 1646
en Loveno,  Belgio
Lingvoj latina
Ŝtataneco Hispana Nederlando
Parencoj Berber de Put
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto • verkisto
vdr

Biografio redakti

Li studis en Dordrecht kaj Kolonjo en la Kolegio de la Tri Kronoj, kie li akiris sian diplomon kiel Majstro pri Artoj en la 28-a de februaro 1595. Poste li vojaĝis al Loveno kie li ĉeestis lecionojn pri historio de Justus Lipsius (1547-1606), kies katedro pli poste estis proponita al li de la "Brabantaj Ŝtatoj". En 1597, li estis en Italio, kaj amike rilatis kun la erudiciularo de tiu lando, ĉefe kun la kardinalo Federiko Borromeo (1564-1631), kiu nomis lin profesoro pri la latina en la Palatina Lernejo de Milano de 1600 ĝis 1606.

Li estis plurfoje favorita de kelkaj regnantaj princoj: la arkiduko Alberto alnomis lin honora konsilisto, en 1612, kaj pligrandigis lian jaran pension al 200 dukatoj (1614). La servoj faritaj al la duklando de la Malaltaj Landoj estis multenombraj. Lia ofenda lingvaĵo provokis kelkajn politikajn malamikaĵojn, kaj li preskaŭ estis forpelita al ekzilo fare de la reĝo Jakobo la 1-a de Anglio, kiu erare kredis ke li estas la aŭtoro de insultema satiro.

Puteanus ankaŭ estis enciklopediisto: li kredis ke la plej bona maniero por akirado de virteco estis pere de konado. Li sonĝis pri restablado de la brilega klasika periodo em Belgio kaj de la kulto al la elokventeco kiujn li estis portinta el Italio. Kiam li rimarkis la senutilecon de siaj klopodoj, kaj la indiferenteco de tiu erao troe profitema kaj inklinita al la pozitiveco de la sciencoj, li dronis sin en siaj enciklopedioj kaj produktis siajn plej belajn kronologiaj verkoj. Lia merito kiel filologo estas iom limigita, tamen, liaj disertacioj, reproduktitaj en la Tezaŭroj de Graevius (1632-1703) kaj Gronovius (1611-1671), estas realvaloraj kaj povas ankoraŭ konsultiĝi. Li havis deksep gefilojn, el kiuj kvar mortis dum infanaĝo.

Verkoj redakti

 
Bildo de Erycius Puteanus fare de Anthony van Dyck.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj