Johano Frederiko Gronovo la Maljuna

(Alidirektita el Johann Friedrich Gronovius)

Johann Friedrich GRONOW (1611-1671) (* Hamburgo, en la 8-a de septembro 1611 - Leiden, en la 28-a de decembro 1671)[1] estis germana klasika filologo, beletristika kritikisto, historiisto, juristo, bibliotekisto kaj profesoro pri la greka en la Universitato de Lejdeno kaj profesoro pri retoriko kaj historio en la Universitato de Deventer (1643). En 1665, li anstataŭis Antonius Thysius, la pli juna (1603-1665)[2] kiel la 6-a bibliotekisto en la Universitato de Lejdeno. Li estis patro de Jakobus Gronovius (1645-1716)[3] kaj avo de la botanikisto Jan Frederik Gronovius (1686-1762)[4].

Johannes Fredericus Gronovius
(1611-1671)
Nederlanda latinisto kaj filologo
Nederlanda latinisto kaj filologo
Persona informo
Naskiĝo 8-a de septembro 1611
en Hamburgo,  Germanio
Morto 28-a de decembro 1671
en Leiden,  Nederlando
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj ProvincojGermanio
Alma mater Universitato de AngersUniversitato de LepsikoFriedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Altdorf
Familio
Infano Jakob Gronovius
Okupo
Okupo bibliotekisto • klasika filologo • profesoro • klasikisto • universitata instruisto • historiisto
Verkoj Album amicorum of Johannes Fredericus Gronovius (1611-1671), professor of Greek and history and librarian in Leiden
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Johann David Gronow (1575-1631)[5] kaj Margarethe Langermann (1594-1655). Lia patro estis konsilisto de la Duko de Holstein, kaj estis nomumita sindiko de Bremeno. Poste, li vizitadis la universitatojn de Leipzig kaj Jena, tamen, li restis en Altdorf, apud Nurenbergo, kie li studis juron. Post la morto de sia patro, li reiris al Bremeno, kaj en 1634, li translokiĝis al Groningen, ĉe Anthony Mathie, granda juristo kaj amiko de sia familio, kie li restis dum kelka tempo.

Li vojaĝis tra la ĉefaj urboj en Nederlando, kie li vizitadis la klerulojn kaj bibliotekojn; en 1639, li forvojaĝias al Anglio kaj en la posta jaro li sekvis al Francio. Li restis dum kelka tempo em Parizo, sekve li studis juron en Angers, irante poste al Italio, Svisio kaj Germanio, kaj, en la urbo Deventer oni proponis al li la katedron pri beletristiko kaj historio. En 1658, li okupis la postenon kiel profesoro pri historio de la Universitato de Lejdeno, vakanta okaze de la morto de Daniel Heinsius. Li mortis en tiu urbo, lasante du filojn: Jakobus Gronovius (1645-1716)[3] kaj Theodore Laurent, kiu mortis ankoraŭ juna.

Johannes Cocceius (1626-1678)[6] faris la funebrajn preĝojn okaze de la morto de Gronovius.

Verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj