Jacobus Golius estis nederlanda orientalisto, matematikisto, kuracisto, arabisto kaj profesoro pri la araba en la Universitato de Lejdeno inter 1625 kaj 1667. Goliuso estis lernanto de Thomas Erpenius (1584-1624), kiun li sukcedis en la Universitato de Lejdeno.

Jacob van Gool
(1596–1667)
Lexicon Arabico-Latinum, verko eldonita de Jacobus Gollius en 1653.
Lexicon Arabico-Latinum, verko eldonita de Jacobus Gollius en 1653.
Persona informo
Naskiĝo 1596
en Hago, Nederlando
Morto 28-a de septembro 1667
en Lejdeno, Nederlando
Lingvoj latinaaraba vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Profesio
Okupo matematikisto • orientalisto • universitata instruisto vd
Aktiva en La RochelleLeiden vd
Doktoreca konsilisto Willebrord SnellThomas Erpenius vd
Verkado
Verkoj Arabic Latin Dictionary vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Jakobo Goliuso, aŭ Jacob van Gool, ankaŭ konata kiel ‘’Iacobo Golio’’ estis renoma nederlanda orientalisto kaj profesoro pri matematiko kaj orientaj lingvoj en la Universitato de Lejdeno, kies lernanto René Descartes iĝus same elstara matematikisto.[1] En 1612, li diplomiĝis pri matematiko, kiun li finis per disputo “pri la maniero vidi”. Notu, ke li poste publikigis la verkon de Al Hassan Ibn Al Haitham, fama islama optikisto. Poste li komencis studi la araban private. En 1618 li estis registrita denove en Lejdeno, nun por studi la araban kun Thomas Erpenius (1584-1624), kiu fariĝis profesoro pri orientaj lingvoj en 1613.

Golius kompletigis siajn studojn en 1621 kaj iris eksterlanden, al Francio, kie li prelegis en la greka lingvo ĉe La Rochelle. En 1622-1624 li akompanis la nederlandan ambasadon al Maroko, kie li estis inĝeniero en la nederlanda misio, kiu studis la eblojn konstrui havenon proksime de Agadir, samkiel diplomato. Li vizitis Marakeŝon, el kie originas liaj unuaj manuskriptaj akiroj. La 12-an de majo, 1625, Goliuso estis nomumita sukcedanto de Erpenius

Li akiris permeson vojaĝi en Mezoriento por akiri manuskriptojn. Tiutempe li fariĝis lerta ankaŭ en la persa kaj la turka. Li vojaĝis al Arabujo kaj Sirio, kaj post iom da tempo en Alepo, li iris al Istanbulo en 1627, kie li provizore estis dungita kiel sekretario de Cornelis Haga (1578-1654), la nederlanda reprezentanto ĉe la Sublima Pordo. En Istanbulo li daŭre aĉetis manuskriptojn.

En 1629 li revenis al Nederlando kun trezoro de pli ol du cent mezorientaj manuskriptoj deponitaj en la biblioteko de la Universitato de Lejdeno (nun registrita kiel Or. 1 ĝis Or. 211, markante la komencon de la orienta departemento en tiu Biblioteko). Samjare li estis nomumita profesoro pri Matematiko ankaŭ, kiel sukcedanto de Willebrord Snellius (1591-1626).

Poste sekviĝis tridek ok jarojn da universitata vivo. En 1629 li publikigis la unuan pecon de araba poezio aperinta presite, en 1636, unu eldono de la "Vivo kaj historio de Timur Lenk", en 1640, katalogo de la manuskriptoj, kiujn li aĉetis nome de la Universitato de Lejdeno, en 1653, lia monumenta Lexicon Arabico-Latinum, en 1654, li kompilis disertaĵon pri la imperio de Katajo, kiu estis publikigita unu jaron poste kiel parto de la Novus Atlas Sinensis fare de la jezuita misiisto Martinus Martinius (1614-1661).

Golius komencis studi la ĉinan lingvon kun ĉi-lasta kiam Martinio estis en Nederlando por kontroli la publikigon de sia Atlaso per la Amsterdama eldonejo de Joannes Blaeu (1596-1673). En 1656 Golius publikigis novan eldonon de la araba gramatiko de Erpenius. En 1669, du jarojn post lia morto, aperis du pliaj verkoj de Goliuso: la araba eldono kaj latina traduko de ĉapitroj de la astronomia manlibro de Al-Farghani (800-870), kaj lia persa-latina vortaro, kiel la dua parto de la Leksikona Heptaglotono de Edmundus Castellus (1606-1685) de Kembriĝo.

 
Bildo de Jacobus Golius.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti