Johannes Coccejus

(Alidirektita el Johannes Cocceius)

Johannes COCCEJUS (1603-1669) estis nederlanda kalvinista teologo, filologo, hebreisto, frato de la juristo kaj diplomato Gerhard Coccejus (1601-1660)[1]; patro de Johano Henriko Kocejo (1649-1681); li estis profesoro pri biblia filologio en la Bremena Gimnazio (1630)[2]. En 1636, li translokiĝis al Franeker, kie Sixtinus Amama (1593-1639) estis lia profesoro kaj li okupis katedron pri la hebrea, kaj ekde 1643 la katedron de teologio, ĝis kiam, en 1650, li sukcedis al Friedrich Spanheim (1600-1649) kiel profesoro pri teologio en la Universitato de Lejdeno[3].

Johano Kocejo
(1603-1669)
theologus Nederlandicus
theologus Nederlandicus
Persona informo
Naskiĝo 9-a de aŭgusto 1603
en Bremeno,  Sankta Romia Imperio
Morto 4-a de novembro 1669
en Lejdeno,  Nederlando
Tombo Pieterskerk vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco GermanioRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
Alma mater Universitato de Franeker
Universitato de Lejdeno
Universitato de Bremeno
Familio
Infanoj Johannes Henricus Coccejus vd
Profesio
Okupo teologo • profesorohebreisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ĉefe aktivis kiel priorienta erudiciulo en la fakoj pri hebrea filologio kaj ekzegezo[4]. Li estas unu el la ĉefaj defendantoj de la tiam konata federala teologio[5] aŭ teologio de la interligoj[6], reliefigante la spiritajn karakterojn de la Sanktaj Skribaĵoj ĝis tia punkto, ke li iam asertis trovi Kriston en la tuta Malnova Testamento, samkiel Hugo Grotius (1583-1645) nenie povus trovi lin.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti