Abraham Jacob van der Aa
Abraham Jacob van der Aa (1792-1857) estis nederlanda leksikografo, filologo, enciklopediisto, biografo, geografo, historiisto, beletristo, kiu famiĝis super ĉio kiel verkisto de enciklopediaj verkoj, estis filo de la nederlanda juristo Pierre Jean Baptiste Charles van der Aa (1766-1812)[1] kaj Francina[2] Adriana Bartha van Peene kaj frato de la nederlanda juristo Christianus Petrus Eliza Robidé van der Aa (1791-1851)[3].
Abraham Jacob van der Aa (1792-1857) | ||
---|---|---|
Ilustraĵo el lia verko
"Ons Vaderland en zijne Bewoners", 1855 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-a de decembro 1792 en Amsterdamo, Nederlando | |
Morto | 21-a de marto 1857 en Gorinchem, Nederlando | |
Mortis per | Malsano vd | |
Lingvoj | nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | |
Alma mater | Universitato de Lejdeno Latina Lernejo de Utrecht Lejdena Medicina Lernejo | |
Familio | ||
Patro | Pierre Jean Baptiste Charles van der Aa (en) vd | |
Gefratoj | Christianus Robidé van der Aa (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto historiisto geografo ŝtata funkciulo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Aardrijkskundig Woordenboek vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLi naskiĝis en Amsterdamo sed kreskis en Nieuwer-Amstel, nuna Amstelveen, kie lia patro laboradis kiel komunuma sekretario. Li faris la unuajn studojn en Amstelveen, poste li translokiĝis al la kolegio en Alphen aan den Rijn, kaj sinsekve al la Latina Lernejo de Utrecht. Li daŭrigis siajn studojn en la seminario de Lingen, samtempe laborante kiel lernanto pri apoteko, kaj finfine, en 1810, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lejdeno kie li studis medicinon.
Kun la morto de sia patro, li devis interrompi la studojn. Ĉar Nederlando trapasis periodon da napoleona regado, li vokiĝis por la deviga militservado en la Imperia Mararmeo kaj enŝipiĝis en la franca fregato Kenau Hasselaer. Dum sia unua vojaĝo li estas kaptita de la britoj. Post du monatoj da arestado en Anglio, li liberiĝis kaj decidis engaĝiĝi en la fidelaj trupoj al la Princo de Oranĝo, kie li servis kiel juna soldato kaj fariĝis infanteria bateriisto. En 1814, li ĉeestis la kampanjon kontraŭ Napoleono kaj partoprenis en la Batalo de Waterloo.
En 1817, li malfermis librovendejon en Loveno, sed la negoco ne donis bonajn rezultoj kaj post du jaroj li estas devigata fermi ĝin kaj komencis labori kiel instruisto pri la nederlanda. Ekde 1825 ĝis la eksplodo de la belga revolucio li laboris kiel persona sekretario de juĝisto kaj militinstruisto en Antverpeno. Kaŭze de iu ribelo, li fuĝis al Breda kaj tie li restis ĝis 1839, jaro kiam Belgio definitive apartiĝis el Nederlando.
Liaj plej famaj verkoj estas Beknopt Aardrijkskundig Woordenboek der Nederlanden (Mallonga geografia vortaro el Nederlando), konsistante el 14 volumoj, kaj publikigita inter la jaroj 1839 kaj 1851, de la eldonoficejo Jacobus Noorduyn en Gorinchem, kaj Biografisch Woordenboek der Nederlanden (Biografia vortaro el Nederlando), publikita inter 1852 kaj 1878, kun 21 volumoj, de la eldonisto JJ van Brederode en Harlemo. Por la kreado de la ambaŭaj verkoj, Van der Aa varbis la kunlaboron de multaj lokaj historiistoj kaj multe da fakuloj. Liaj verkoj konsideratas fundamenta kiel referenco por la studoj je historio kaj geografio, rilate al lokoj, okazaĵoj kaj personaro ĝis la duono de la 19-a jarcento, ĉefe en Nederlando, sed ankaŭ en Belgio, Luksemburgo, Ĉinio, kaj en la Nederlandaj Orientaj Hindioj, nuna Indonezio.
Selektita verkaro
redakti- Aardrijkskundig Woordenboek der Nederlanden, Geografia vortaro de Nederlando, publikigita inter 1839 kaj 1851, 14 volumoj
- Herinneringen uit het gebied der geschiedenis (Amsterdamo 1835)
- Nieuwe herinneringen (Amsterdamo 1837)
- Geschied- en aardrijkskundige beschrijving van het koningrijk der Nederlanden (Gorinchem 1841)
- Nieuw biographisch, anthologisch en critisch woordenboek van Nederlandsche dichters (Amsterdamo 1844-1846)
- China en zijne bewoners (Gorinchem 1845)
- Geschiedkundig beschrijving van Breda (Gorinchem 1845)
- Nederlandsch Oost-Indië (Amsterdamo kaj Breda, 1846-1857), 4 volumoj; (vol. 1, vol. 2, vol. 3 kaj vol. 4)
- Beschrijving van den Krimpener en den Loopikerwaard, (Schoonhoven 1847)
- Nederland, handboekje voor reizigers, (Amsterdamo 1849)
- Wegwijzer in Amsterdam (Amsterdamo 1849)
- Beknopt Aardrijkskundig Woordenboek der Nederlanden, (Gorinchem 1851-1854), 14 volumoj
- Lotgevallen van Willem Heenvliet, Amsterdamo 1851
- Biografisch Woordenboek der Nederlanden, (Haarlem 1852-1878), 21 volumoj
- Bloemlezing uit [Van Effen's] Spectator, in Klassiek en Letterkundig Pantheon 1855, 2 volumoj
- Ons Vaderland en zijne bewoners, (Amsterdamo 1855-1857)
- Parelen uit de lettervruchten van Nederl. dichteressen., Amsterdamo 1856
- Biographisch Woordenboek der Nederlanden - Biografia vortaro el Nederlando), 1867
- Abraham Jacob van der Aa ist Verfasser und Herausgeber mehrerer Nachschlagewerke
Literaturo
redakti- DBNL - Diĝita Biblioteko pri Nederlanda Beletro
- Personensuche
- WorldCat Identities
- Bibliothèque Nationale de France
- Biografisch Portaal van Nederland
- CERL Thesaurus Arkivigite je 2014-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Medlibrary.org[rompita ligilo] Open Source Encyclopedia
- Nieuw Nederlandsch Biografisch Woordenboek
- Biografia vortaro el Nederlando