Alphen aan den Rijn
Alphen aan den Rijn (52° 08′ N; 04° 39′ E Mapo) estas urbo kaj municipo en la provinco Sud-Holando (Zuid-Holland) de Nederlando. Ĝi situas ĉe la Malnova Rejno inter Leiden, Gouda, Bodegraven kaj Ter Aar. Ekster la urbo Alphen aan den Rijn en la municipo situas la vilaĝoj Aarlanderveen kaj Zwammerdam. La loĝantoj de Alphen aan den Rijn nomas la centron de ilia loĝloko "la vilaĝo".
Municipo Alphen aan den Rijn | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Alphen aan den Rijn | Blazono de municipo Alphen aan den Rijn | |
nederlanda municipo • Romia urbo | ||
Provinco | Sud-Holando | |
Ĉefloko | Alphen aan den Rijn | |
Areo - Tero - Akvo |
132,49 km² 126,58 km² 5,91 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
107.117 (1-a de majo 2014) 846 loĝ./km² | |
Geografia situo | 52° 8′ N, 4° 39′ O (mapo)52.1333333333334.65Koordinatoj: 52° 8′ N, 4° 39′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | N11 N207 | |
CBS-municipokodo | 0484 | |
Telefona kodo | 0172 | |
Poŝtkodo | 2400 | |
Oficiala retejo | https://www.alphenaandenrijn.nl/ | |
Historio
redaktiJam antaŭ 2000 jaroj loĝis homoj en la regiono ĉe Alphen aan den Rijn.
Dum la romia tempo la Malnova Rejno estis la ĉefbranĉo de la Rejno. Ĝi ankaŭ estis la limo de la Romia Imperio.
Sur la loko kie nun situas la centro de Alphen aan den Rijn, estis dum la romia tempo la Castellum Albanianae (romia fortikaĵo).
En la municipo situas la temoparko Archeon.
Ekde la 1-an de januaro 2014 la vilaĝoj Boskoop kaj Rijnwoude fariĝis parton la municipo Alphen aan den Rijn.
La vilaĝo Boskoop antaŭ ĉio estas konata pro la ampleksa kultivado de arboj kaj arbustoj.
Ĝemelaj urboj de Rijnwoude
Provinco Sud-Holando | |
---|---|
Alblasserdam | Albrandswaard | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Binnenmaas | Bodegraven-Reeuwijk | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Dordrecht | Giessenlanden | Goeree-Overflakkee | Gorinchem | Gouda | Hago | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Kaag en Braassem | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Krimpenerwaard | Lansingerland | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Lisse | Maassluis | Midden-Delfland | Molenwaard | Nieuwkoop | Nissewaard | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oud-Beijerland | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Ridderkerk | Rijswijk | Roterdamo | Schiedam | Sliedrecht | Strijen | Teylingen | Vlaardingen | Voorschoten | Waddinxveen | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zuidplas | Zwijndrecht | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |