ISO

Brielle 51° 53′ N; 4° 11′ E Mapo, antaŭe Den Briel, estas urbo en la nederlanda provinco Sud-Holando situante sur la insulo Voorne. La municipo havas 16.079 loĝantojn (1-a de junio 2005) kaj areo de 31,12 km² el kiu 3,63 km² estas akvo. Krom la urbo Brielle mem la municipo enhavas ankaŭ la vilaĝoj Vierpolders kaj Zwartewaal.

Municipo Brielle

Flago de la municipo Brielle

Blazono de municipo Brielle

Flago de la municipo Brielle Blazono de municipo Brielle
Situo de la municipo Brielle
setlejo • fortified town • loĝloko en Nederlando • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj
Provinco Brielle
Ĉefloko Brielle
Areo
 - Tero
 - Akvo
31,12 km²
27,49 km²
3,63 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
16.079 (1-a de junio 2005)
585 loĝ./km²
Geografia situo 51° 53′ N, 4° 11′ O (mapo)51.8833333333334.1833333333333Koordinatoj: 51° 53′ N, 4° 11′ O (mapo)
Brielle (Nederlando)
Brielle (Nederlando)
DEC
Brielle
Brielle

Map

Gravaj trafikaj arterioj Rijksweg 15 (N15)
vdr

Brielle situas je la Brielse Maas (Mozo de Brielle), digbarita parto de la Mozo kiu disvolviĝis al grava distrejo. Ĝi situas oriente de la malnova ŝanelo Brielse Gat (Truo de Brielle). Ĝis 1700 ĉi tiu akvo estis uzita kiel konekto al Roterdamo, poste ĝi sablopleniĝis pro kio la truo estis malpi bone ŝipveturebla. La Goereese Gat (Truo de Goeree) estis alternativo.

Historio redakti

Brielle estas malnova urbo; la nomo devenas de la kelta vorto brogilo ('enfermita areo, ĉasareo') kaj el la plej malnovaj skribaĵoj montriĝas ke la nuna loko estas 'De nieuwe Briel' (La nova Briel). 'Den ouden Briel' (La malnova Briel) verŝajne situis je alia loko sur la insulo Voorne. Longtempe la urbo estis la sidejo de la Grafoj de Voorne, Ĝis ĉi tiu sinjora bieno en 1371 estis aldonita al Holando. Brielle havis sian propran havenon kaj komercis kun la Baltmara areo. La urbo eĉ havis sian propran faktorion en Svedio.

En 1572 la akvogeŭzoj ekokupis la urbon, La fakta komenco de la ribelo kontraŭ Filipo II. Oni celebris ĉi tiun historian fakton ĉiujare je la 1-a de aprilo. Lernejinfanoj rememoras ĉi tiun fakton per la frazo:

"Op 1 april verloor Alva zijn bril" ("Je la 1-a de aprilo Alva perdis Den Briel-on")

Ankaŭ dum la nokto antaŭ la 1-a de aprilo estas la "Kalknacht" (Kalknokto).

Dum la okazintaĵoj en 1572 la geŭzoj murdis kelkajn romkatolikajn ekleziulojn, La Martiroj de Gorcum. Ekde tiam Brielle ankaŭ estas pilgrimejo.

En 1585 Brielle fariĝis angla posedaĵo: reĝino Elisabeto akiris ĝin, kune kun Vlissingen, kiel garantiaĵo interŝanĝe de 5000 soldatoj kiuj helpis Nederlandon en la batalo kontraŭ Hispanio. En 1616 la teritorioj revenis al Nederlando.

Brielle estas membro de la Nederlanda Asocio de Fortikaĵourboj.

 
Topografia mapo


Provinco Sud-Holando  
Alblasserdam | Albrandswaard | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Binnenmaas | Bodegraven-Reeuwijk | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Dordrecht | Giessenlanden | Goeree-Overflakkee | Gorinchem | Gouda | Hago | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Kaag en Braassem | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Krimpenerwaard | Lansingerland | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Lisse | Maassluis | Midden-Delfland | Molenwaard | Nieuwkoop | Nissewaard | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oud-Beijerland | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Ridderkerk | Rijswijk | Roterdamo | Schiedam | Sliedrecht | Strijen | Teylingen | Vlaardingen | Voorschoten | Waddinxveen | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zuidplas | Zwijndrecht
Nederlando | Provincoj | Municipoj