Sud-Holando

provinco en Nederlando

Suda Holando (nederlande Zuid-Holland [prononco: ZOJThollant]) estas provinco en okcidenta Nederlando ĉe la bordo de la Norda Maro. Ĝi estas unu el la plej dense loĝataj kaj plej industriigitaj areoj de Nederlando. La provinco havas areon de 3403 km². La loĝantaro estas 3,45 milionoj (2005), per kiu Suda Holando estas la plej popolriĉa provinco de Nederlando. Najbaraj provincoj estas Zelando je la sudo, Norda Brabanto je la sudoriento, Gelderlando kaj Utreĥto je la oriento kaj Norda Holando je la nordo. La okcidenta limo estas la Norda Maro.

Provinco Sud-Holando

flago de Sud-Holando

blazono de Sud-Holando

flago de Sud-Holando blazono de Sud-Holando
Situo de la provinco Sud-Holando
provinco de Nederlando
Ĉefurbo Hago
Areo
 - Tero
 - Akvo
3 418,50 km²
2 814,69 km²
603,81 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
3 607 150 (aŭgusto 2015)
1282 loĝ./km²
Kvanto da komunumoj 60
Himno himno de Suda Holando
NUTS NL36
ISO 3166-2 NL-ZH
Oficiala retejo https://www.zuid-holland.nl/
vdr
Provinco Suda Holando

Aliaj setlejoj redakti

Komunikiloj redakti

La Groene Kruisweg - nederlande: "verda transversa vojo", prononco pli-malpli [ĤU:ne KROJSve:ĥ] - estas aŭtovojo 34 kilometrojn longa en la provinco Suda Holando, situanta iom sude de la rivero Mozo (nederlande Maas). Ĝi kondukas trafikon inter la urboj Brielle okcidente kaj Roterdamo oriente. Dumvoje la vojo de okcidento orienten pasas tra la loĝlokoj Vierpolders, Zwartewaal, la komunumopartoj Heenvliet, Geervliet kaj Spijkenisse de la en 2015 kreita komunumo Nissewaard, la ponto Spijkenisserbrug super la rivero Oude Maas ("malnova Mozo"), la komunumoparto Hoogvliet de Roterdamo kaj la komunumopartoj Poortugaal kaj Rhoon de Albrandswaard.

Vidu ankaŭ redakti

Provinco Sud-Holando  
Alblasserdam | Albrandswaard | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Binnenmaas | Bodegraven-Reeuwijk | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Dordrecht | Giessenlanden | Goeree-Overflakkee | Gorinchem | Gouda | Hago | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Kaag en Braassem | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Krimpenerwaard | Lansingerland | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Lisse | Maassluis | Midden-Delfland | Molenwaard | Nieuwkoop | Nissewaard | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oud-Beijerland | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Ridderkerk | Rijswijk | Roterdamo | Schiedam | Sliedrecht | Strijen | Teylingen | Vlaardingen | Voorschoten | Waddinxveen | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zuidplas | Zwijndrecht
Nederlando | Provincoj | Municipoj