Lisse
Lisse estas municipo en la nederlanda provinco Zuid-Holland. La municipo havis (je la 1-a de julio 2006) 21 909 loĝantojn kaj havas areon de 16,07 km².
Municipo Lisse | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Lisse | Blazono de municipo Lisse | |
nederlanda municipo • vilaĝo • loĝloko en Nederlando | ||
Provinco | Sud-Holando | |
Urbestro | Lies Spruit | |
Ĉefloko | Lisse | |
Areo - Tero - Akvo |
16,11 km² 15.70 km² 0,41 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
21.800 (1-a de julio 2006) 1389 loĝ./km² | |
Geografia situo | 52° 15′ N, 4° 33′ O (mapo)52.254.55Koordinatoj: 52° 15′ N, 4° 33′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | naciaj ŝoseoj N208 kaj N207 | |
CBS-municipokodo | 0553 | |
Poŝtkodo | 2160–2163 | |
Oficiala retejo | https://www.lisse.nl/ | |
Situo kaj ekonomio
redaktiLisse situas duonvoje inter Leiden kaj Haarlem (distance poe ĉirkaŭ 12 km). La plej proksima fervoja stacidomo situas en distanco de 4 kilometroj en Sassenheim (ligite al la fervoja linio Schiphol - Leiden - Hago). La vilaĝo situas oriente de la dunoj bordaj de la Norda Maro je malpli ol 10 kilometroj de la marbordo.
La ĉefa ekonomia branĉo en Lisse estas florplantado kaj kultivo de floraj bulboj. La sabla, kalkoŝtona grundo, nederlande nomata "geestgrond", aparte taŭgas tiucele. La esplora kaj eduka cento PPO en Lisse, branĉo de la universitato de Wageningen, aparte ekzamenas la karakterizaĵojn kaj la kultivon de dekoraj plantoj kreskantaj el bulboj.
Okcidente de la komunuma centro situas la eksa nobela bieno Keukenhof, pejzaĝa parko, kiu meze de la 20-a jarcento transformiĝis al impresa printempa florparko interalie de grandega nombro da tulipoj, narcisoj kaj hiacintoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- retejo de la municipo (nl)
- retejo de la ĝardena parko Keukenhof (nl, de, en, fr)
- retejo de la turisma asocio Lisse (VVV)
- retejo de la esplora centro PPO (en, nl)
- retejo de la florparado Bollenstreek
Provinco Sud-Holando | |
---|---|
Alblasserdam | Albrandswaard | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Binnenmaas | Bodegraven-Reeuwijk | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Dordrecht | Giessenlanden | Goeree-Overflakkee | Gorinchem | Gouda | Hago | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Kaag en Braassem | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Krimpenerwaard | Lansingerland | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Lisse | Maassluis | Midden-Delfland | Molenwaard | Nieuwkoop | Nissewaard | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oud-Beijerland | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Ridderkerk | Rijswijk | Roterdamo | Schiedam | Sliedrecht | Strijen | Teylingen | Vlaardingen | Voorschoten | Waddinxveen | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zuidplas | Zwijndrecht | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |