Hiacinto
genro da floraj plantoj
La hiacintoj (latine Hyacinthus) estas palearktisa genro de floraj plantoj el la ordo de asparagaloj. La genro konsistas el tri plantaj specioj, kiuj kreskas el bulboj kaj floras printempe.
Hiacintoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ĝardena hiacinto
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
specioj
| ||||||||||||
Hyacinthus litwinowii | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Sian nomon la belaspektaj plantoj havas de la escepte bela juna viro Hiakinthos (Ὑάκινθος), al kiu enamiĝis kaj Zefiro, la dio de la okcidenta vento, kaj la dio Apolono.
Disvastiĝo
redaktiLa natura kreskoteritorio de la hiacintoj ampleksas okcidentan Azion ĝis suda Turkmenio kaj nordorienta Irano. Kiel ĝardena floro, la planto tamen disvastiĝis al parkoj kaj ĝardenoj tutmonde.
Vidi ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle noto pri la planta genro en la datumaro ALUKA.[rompita ligilo]