Arbarhiacinto

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Arbara hiacinto
Kurbiĝantaj salutantaj floroj
Kurbiĝantaj salutantaj floroj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lilialoj Liliales
Familio: Liliacoj Liliaceae
Genro: Hiacintoideso Hyacinthoides
H. senlitera - H. non-scripta
(L.) Chouard ex. Rothm, 1944
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Arbarhiacinto estas planto, kiun jam priskribis Karolo Lineo. Li donis al ĝi la specionomon non-scripta ĉar, kontraste al la hiacintoj, oni ne vids blankajn signojn en la petaloj. (Vidu pli detale ĉe "Nomklarigo"). Lineo metis ĝin inter la hiacintojn (Hyacinthus). Poste oni taksis ĝin apartenanta al la genro Scilo (Scilla).[1] Nun oni konsideras ĝin specio en la genro hiacintoido (Hyacinthoides). La elbazaj folioj estas linie lancetformaj, kun larĝeco de 0,3 ĝis 1,5 cm. La delikatodoraj floroj estas sonorilformaj. Nur la ekstremaĵoj de la tepaloj estas iom enkurbiĝintaj. La floroj grupiĝas grapole aŭ korimbe[2] kaj kliniĝas unuflanken. Relative ofte oni renkontas ankaŭ blankajn florojn, malpli ofte rozkolorajn. Plej ofte ĝi kreskas, amase kaj abunde, en foliarbaro, sed la florado daŭras mallonge, malpli ol 5 semajnojn. Ĝi estas printempa efemera planto, kiel anemono, fikario, primolo kaj la flava narciso kun kiuj ĝi ofte kunvivas, sed ĝi floras maljam post ili. La planto propagas sin per semoj, sed ankaŭ sensekse per multiĝo de la tunikaj[3] bulboj, .

Arta prezento klarigcele

NomadoRedakti

En PIV ne troviĝas la vorto "arbarhiacinto". La genro jes estas menciita, sed sub la malnova nomo Scilo, kun jena klarigo: genro (Scilla el hiacintacoj) de plurjaraj herboj kun tunika bulbo, nemultaj, liniformaj, elbazaj folioj kaj ĝenerale bluaj aŭ violkolkoraj floroj en grapolo aŭ korimbo; ĉirkaŭ 40 specioj el Eŭropo, Azio kaj mezvarma Afriko, pluraj pororname kultivataj.

Popolaj, ordinaraj nomoj abundas en naciaj lingvoj, sed preskaŭ ĉiuj inkludas la ideon "arbarhiacinto", eĉ en tiuj lingvoj (ekzemple la franca) kiuj ne facile uzas kunmetitajn vortojn.

Detala priskriboRedakti

 
Ĉe Loch Tuath en la Hebrida insulo Ulvo - En plena libera kamparo! Skotlando.

Hiacintoido senlitera (Hyacinthoides non-scripta) estas plurjara herbo, kiu atingas altecon de 15 ĝis 40, foje eĉ 50 cm. La kriptofito[4] kreskas el tunika bulbo (a) kun diametro de 1 ĝis 1,5 cm. En frua printempo aperas 3 ĝis 6 elgrundaj lancetformaj folioj (f), kiuj atingas longecon de 20 ĝis 50 cm kaj larĝecon de 3 ĝis 15, foje eĉ 25 mm. La flortigo estas ronda kaj glata. La grapola infloresko, fakte korimbo, estas iom unuflankema (pro tio la proponataj nomoj kun mencio "unuflanka"), kaj la pintaj floroj kurbiĝas suben. La 14 ĝis 20 mm longaj floroj estas pendantaj, havas tigeton kaj relative forte odoras. La perianto[5] estas mallarĝe sonorilforma kun tre kurbaj pintoj (b). La koloro estas malhelblua, malofte blanka aŭ ruĝeca. Ĉe la bazo de ĉiu floreto estas du brakteoj[6] (h). La eksteraj stamenoj (d)[7] originas en la mezo de la periantfolioj kaj estas pli longaj ol la internaj, sed plejparte apartenas al la periantfolioj. La anteroj[8] estas kremblankaj. La frukto (i) estas ovoforma, la semo (k) nigra. Arbarhiacinto floras de aprilo ĝis majo. La frukto estas kapsulo[9], kiu entenas inter 3 kaj 30 semojn. La multnombraj semoj ĝermas sur la grundo. Unu kvadratmetro da arbarhiacintoj, en foliarbaro, produktas inter 8000 kaj 9000 semojn. La formiĝantaj radikoj estas subentiremaj kaj tiras la bulbojn pli profunden al pli humidaj tavoloj, eĉ ĝis 10 aŭ 12 cm sub la ternivelo. Tio verŝajne klarigas la mankon de la arbarhiacintoj sur iuj lokoj havantaj maldikan grundtavolon super kalka fundo, ekzemple en Sud-orienta Anglio, ĉar tie la bulboj ne kapablas penetri sufiĉe profunden.[10]. La junaj plantoj kapablas trabori eĉ dikajn folitavolojn kovrantajn la tersurfac on.[11] Post la florado kaj la fruktiĝo la folioj tre rapide sekiĝas kaj postrestas nur la skapo[12], kun la ankoraŭ maturiĝantaj fruktoj. Subtere la bulboj evoluas kaj preparas la sekvontan printempon. Kiel kulturplanto, tranĉfloro, ĝi uziĝas ekde 1594.

Detala taksonomioRedakti

 
Tiel aspektas la blanka arbarhiacinto.

Post la unua priskribo fare de Karolo Lineo en 1753, en ties Species Plantarum, jam en 1803 ĝi estis atribuita al la genro scilo (Scilla fare de Johann Centurius van Hoffmansegg kaj Johann Heinrich Friedrich Link, kaj en 1849 al Endymion fare de Christian August Friedrich Garcke (la genro Endimiono nun estas konsiderata sinonimo de hiacintoido). En 1934 ĝin translokis Pierre Chouard al la genro Hyacinthoides.[13] La tipa specio de hiacintoido estas la hiacintoido hispana (Hyacinthoides hispanica), kaj la tipa specio de endimiono estas Scilla nutans, priskribita de James Edward Smith en ties English Botany en 1797, kaj tio estas do nun sinonimo de arbarhiacinto. Smith argumentis, ke nutans (kapjesanta, salutanta, balancanta la kapon) estas pli taŭga ol non-scripta (senlitera), ĉar tiu lasta havas sencon nur en kombino kun hiacinto (eĉ se tiu hiacinto estas ... irido), sed la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj decidis, ke la malnova nomo estu valida sen atento al la senco. Nutans (participa formo de latina verbo nūtō, nutare kun signifo "saluti, kapjesi") estus pli logika epiteto, ĉar estas strange difini ion per "ne-havado, manko de iu trajto". La latinecaj nomoj ofte estas nelogikaj, sed... ja oficialaj.

SinonimikoRedakti

La taksonomia historio estas eĉ pli kompleksa ol ĵus priskribita. Tion pruvas la listo de sinonimoj: - Agraphis cernua (L.) Rchb. - Agraphis nutans (Sm.) Link - Endymion cernuus Dumort. - Endymion lacaillei Corb. - Endymion non-scriptus (L.) Garcke - Endymion nutans (Sm.) Dumort. - Hyacinthoides non-scripta var. cernua (L.) P.Silva - Hyacinthus campanulatus Mill. - Hyacinthus cernuus L. - Hyacinthus non-scriptus L. - Hyacinthus nutans (Sm.) Gray - Hyacinthus pratensis Lam. - Hylomenes non-scripta (L.) Salisb. - Lagocodes belgica Raf. - Lagocodes cernua (L.) Raf. - Lagocodes nutans (Sm.) Raf. - Scilla cernua (L.) Salisb. - Scilla festalis Salisb. - Scilla non-scripta (L.) Hoffmanns. & Link - Scilla nutans Sm. - Syncodium nutans (Sm.) Raf. - Usteria hyacinthiflora Medik. - Usteria non-scripta (L.) Chouard - Usteria secunda Medik.

Ekologiaj konsiderojRedakti

 
Ne traktita en la teksto: la itala arbarhiacinto

La polenado de la planto okazas precipe per burdoj kaj sirfedoj.

Minacoj por la planto estas jena triopo:

Senarbigado: la specio kreskas nur en malnovaj arbaroj, kaj pro sia grandeco la semoj atingas nur tujan proksimecon.

Ĝardena kultivado: pro plantado en ĝardenoj de la hispana hiacinto (Hyacinthus hispanica) pli kaj pli okazas hibridiĝo.

Varmiĝo de la klimato povas minaci la specion en la mediteranea parto de ties areo.

ProtektadoRedakti

 
UK: Little Chittenden Wood - Tipa blua submerga ondado

Hyacinthoides non-scripta ne estas protektata per internaciaj leĝoj, kiel CITES aŭ la EU-Direktivo pri vivmedioj.[14]

En Britio ĝi estas protektata per la leĝo de 1981 pri naturaj specioj kaj vivmedioj (Wildlife and Countryside Act 1981). Estas malpermesate al terposedantoj vendi naturajn arbarhiacintojn kaj estas konsiderata delikto la forigo de bulboj.[15] La leĝon oni eĉ severigis en 1998 per aldono kiu deklaras, ke la vendado de la floroj aŭ semoj estas punebla per monpuno ĝis po 5000 pundoj je bulbo.[16][17] En Irlando la specio ne estas protektata.[18]

En Francio, kie la floro limiĝas al la norda duono de la lando[19], ĝi ne estas protektata je nacia nivelo, sed en pluraj departementoj, precipe ĉe la limo de la florteritorio (Corrèze, Loiret, Gironde, Lot-et-Garonne, Dordogne, Cher, Eure-et-Loir, Indre-et-Loire kaj Loir-et-Cher) ĝi estas protektata. En Valonio arbarhiacinto estas protektata per Anekso VII de la leĝo pri konservado de la naturo.[20]

Parencaj speciojRedakti

Laŭ la nova klkasado, bazita sur kladoj, Hyacinthoides non-scripta formas kladon kun tri aliaj specioj – H. hispanic, H. paivae kaj H. cedretorum troveblaj en la Ibera Duoninsulo. H. paivae limiĝas al malgranda parto de nord-okcidenta Iberio (Galegio kaj najbaraj partoj de Portugalio), dum H. cedretorum estas trovebla en montaraj regionoj de okcidenta Nord-Afriko (Maroko kaj Alĝerio). En Iberio, la speciojn senliteran kaj hispanan geografie disigas la rivero Doŭro. La genro cetere kunigas sep pliajn speciojn, kiuj plej ofte kreskas pli oriente en la Mediteranea regiono.[21]

KomparoRedakti

 
Rimarku rektecon de la flortigo kaj ĉiuflankecon de la floretoj. Tio ĉi estas la hispana.

Hiacintoido senlitera (Hyacintoides non-scripta) diferencas de Hiacintoido hispana (Hyacintoides hispanica), kiu en multaj lokoj estas enkondukita specio, laŭ pluraj aspektoj. La floroj de la hispana estas pli palaj kaj ne montras unuflankecon sed estas plene simetriaj; la tepaloj estas malpli rekurbiĝintaj kaj malpli splititaj; ili ankaŭ malpli odoras.[22] La eksteraj stamenoj ne estas tiom kunkreskaj kun la tepaloj, kontraŭe al la senlitera, kie ili estas kunkreskintaj je 75 %; plie la anteroj estas samkoloraj kiel la tepaloj. La disiĝo de ambaŭ specioj ŝajne okazis antaŭ 8000 jaroj. Por bone vidi la diferencojn oni fakte devas disponi pri du floroj, unu apud la alia. La du specioj tre facile kaj tre ofte hibridiĝas inter si kaj rezultigas fekundan specion, konatan kiel Hyacinthoides x massartiana. Hibrido estas miksaĵo de ambaŭ parencoj kaj formas spektron de variaĵoj inter ambaŭ... kio nepre malaciligas certan determinadon.

HibridoRedakti

La forta hibrido Hyacinthoides x massartiana estas fruktodona kaj pro rehibridiĝo aperas kutime tuta serio de miksformoj. Pro ilia malsama morfologio kaj la hispana kaj la hibridoj nur tre malofte formas la tapiŝojn tiom tipajn por arbarhiacinto. Ili ne posedas elegantecon kaj fajnecon, kaj ilia blua koloro estas malpli intensa. Tiel la spektakla fenomeno de la subarbaraĵoj printempe tute bluaj malaperas tie, kie okazas hibridigĝo, kaj tiel en iuj lokoj povas malaperi grava estetika heredaĵo.

NomklarigoRedakti

Estas interese foje atenti la sciencajn, latinecajn nomojn. Ni pritraktu ekzemple la du plej ofte renkontatajn:

HyacinthusRedakti

La genronomo de Lineo elektita, Hyacinthus, emfazas "ekstreman belecon", ĉar tio estis trajto de la greka dio (Ὑάκινθος). La nun valida nomo rekte rilatas al la origina: en la greka -oides signifas "simila al".

Hyacinthus non-scriptaRedakti

 
Hiakinto kaj Apolono, antaŭ la plorado.

La aldono non-scripta (senlitera; senteksta; sen skribo) elektiĝis por distingi ĝin de la klasika hiacinto, kaj apogas sin sur la greka mitologio, sur la rilatoj inter Hiakinto (aŭ Jacinto[23]) kaj Apolono. Tiu mita floro, kiu - tiel certigas modernaj esploroj - tamen ne estis la moderna hiacinto, sed irido, estiĝis el la sango de la princo Jacinto, kiun akcidente mortigisApolono, lia amanto. La dio Apolono faligis siajn larmojn sur la petalojn de la nova floro, kiuj estis tiel markitaj per la literoj "ai-ai" (ajaj, onomatopeo kiu esprimas ĉagrenon). Ne mirinde tamen, se oni ne trovas la signojn ĉe hiacinto, ĉar fakte temis pri irido, kaj tie oni senpene rimarkos la spurojn.

Endymion nutansRedakti

[[Dosiero:Girodet - Sommeil Endymion.jpg|eta|La dormado de Endimiono (Girodet Endimiono, belega ŝafisto, estis de sia amatino, Seleno, kondamnita al eterna dormado, kaj la specionomo "nutans" signifas kurbiĝanta, salutanta. El la detala priskribo oni povas kompreni ke la flortigo de la arbarhiacinto kliniĝas, kaj pro tio iomete donas impreson de dormemo, de dormado. Kaj la nomo Endimiono denove sugestas "ekstreman belecon".

InterkrampeRedakti

[[Dosiero:Carl Linnaeus dressed as a Laplander.jpg|eta|Lineo vestita Lapone.]] Klare, plantologoj havas abunde ŝprucantan fantazion, sed ili ja bezonas tian econ. Ili troviĝas ĉe miloj da plantoj, kiuj ĉiuj nepre devas ricevi nomon...

PopularecoRedakti

 
Roza arbarhiacinto, detalo de floroj.

La populareco de la florplanto montriĝas kaj popolamase kaj kulture. Ĝi povas esti tiom ekstrema, ke ĝi superombras ĉiujn aliajn kandidatojn. Ekzemple, kiam en 2004 la organizaĵo 'Plantlife, kiu protektas sovaĝajn plantojn, organizis voĉdonadon por elekti preferatan floron por ĉiu regiono de Unuiĝinta Reĝlando, ĝi devis malpermesi elektadon de arbarhiacinto, ĉar tiu estus gajninto en ĉiu regiono - tion oni sciis, ĉar en antaŭa baloto ĝi estis jam, je ekstrema grado, gajninto kiel plej ŝatata floro en la tuta lando[24] La floro, stilizita, estas emblemo, rekonŝildo, de la Botanika Societo de la Britaj Insuloj.[25].

FlorospektadoRedakti

 
Blukloŝarbaro, Pryor's Wood. GB - tiel abunde kaj amase en ĉiuj cititaj lokoj.

La amasa vizitado de arbaroj konataj pro siaj arbarhiacintoj, kiu okazas en Belgujo, Francujo kaj Germanujo, inter mezo de aprilo kaj mezo de majo, estas komparebla kun la hanamio, la komuna grupa admirado de la sakuro[26](ĉerizuja florado), kiu en Japanujo estas tre grava kultura tradicio. Ne temas ja pri kelkaj floroj sed pri amasego, pri flortapiŝo... aŭ fakte pri ondanta ŝvebanta (ĉar tamen dudeko da centimetroj super la ternivelo) malhelblua, purpureca tavolo de milionoj da floroj... tapiŝo ankoraŭ multe pli densa ol tiu de neglektata herbejo invadita kaj transprenita de flavaj brilaj taraksakoj; kiujn oni renkontas en regionoj kie la farmistoj formortis. Britoj asertas, prave-malprave, ke ĉe ili kreskas minimume kvarono, aŭ eĉ duono, de la tutmonda arbarhiacinta populacio. Kelkaj nacioj ŝajnas agnoski tion, ĉar en diversaj naciaj lingvoj iu popola nomo de ĝi estas "anglaj blusonoriloj", "anglaj blukloŝoj" (precipe en skandinavaj landoj), sed ankaŭ en la japana ĝi nomiĝas "angla blusonorilo". En multaj landoj estas famaj iuj foliarbaroj, ĝuste konataj pro siaj printempaj abundaj violetaj, purpuraj, bluaj ondantaj marondoj de arbarhiacintoj. En Flandrio estas konata la Muzikarbaro en la Flandraj Ardenoj[27], kie oni uzas la popolnomon "bluaj ŝtrumpetoj"; en Valonio estas fama la arbaro de Ghlin kaj lime de ambaŭ plej fama kaj elstara^- la arbaro de Halle. Bluebell Woods, ĉe Lampeter en Kimrujo, kaj diversaj en Buckinghamshire; kaj Pryor's Wood, en Stevenage... Ankaŭ en Irlando estas famaj lokoj kun arbarhiacintaj arbaroj.

En Germanio arbarhiacintoj estas famaj en Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio. Germanoj konas la tiel nomatan "Arbaron

de la bluaj floroj" (Wald der blauen Blumen) inter Doveren kaj Baal, apud Hückelshoven. En la regiono Heinsberg la naturprotektantoj firme kredas, ke ilia arbaro kun hiacintoj ne estiĝis el sovaĝiĝintaj ĝardenplantoj. Kellenberger Kamp kaj Gillenbusch estas famaj en la regiono Düren.

En pli altaj sferojRedakti

 
La poemlibro de Bronte, en kiu troviĝas ŝia "The Blue Bell".

La floro, kompreneble, eniris la literaturon. En la franca multe pritraktis ĝin Marguerite Yourcenar. Ŝi priskribas ĝin en la t.n. Flandraj Montoj. La loka nomo tie uzata por la arbarhiacinto estas coucou (kukolo). En la angla estas konata bela poemo de Emily Brontë[28] "The Blue-bell" [[3]] Sed la konata popola skota kanto "The bluebells of Scotland" (La blusonoriletoj de Skotlando) prikantas alian blukloŝeton, nome kampanulo rondfolia (Campanula rotundifolia)[29]. La kanto aperis en 1801, kaj estas verkita de Dorothea Jordan.

Laŭ latina teksto de Rufinus Widl, la dekunujara Mozarto (Wolfgang Amadeus Mozart) komponis en 1767 triaktan operon (K.V. 38) pri Apolono kaj Hiakinto. Por ne ŝoki la moralon de sia tempo Mozart anstataŭigis Hiakinton per lia fratino Melia, en la rilatoj kun Apolono. La originala titolo de la libreto estas: Apollo et Hyacinthus seu Hyacinthi Metamorphosis - Apolono kaj Hiakinto aŭ la metamorfozo de Hiakinto.

Ankaŭ en la Metamorfozoj de Ovidio la mito pri Hiakinto ludas gravan rolon. La mito originas ĉe Homero, almenaŭ en ĝia helena formo. Sed ĝi havas pli foran historion: la ne-greka sufikso -nth indikas ke Hyakinthos estis indiĝena dio jam en Lakonio[30]

Proliferado - MigradoRedakti

Arbarhiacinto estas indiĝena en la okcidentaj partoj de Atlantika Eŭropo, de nord-okcidenta Hispanio (eĉ nord-okcidenta Portugalio) ĝis Nederlando kaj Britio. Oni trovas ĝin en Belgio, Britio, Francio, Irlando, Nederlando kaj Hispanio, kaj ĝi troviĝas ankaŭ, kiel enkondukita specio, en Germanio, Italio kaj Rumanio.[31]. Ĝi estas enkondukita ankaŭ en diversaj partoj de Norda Ameriko, tiel en la Pacifika Nord-okcidento (Brita Kolumbio, Vaŝintonoi kaj Oregono), la regiono de la Grandaj Lagoj (Ontario, Nov-Jorkio, Ohio kaj Pensilvanio) kaj aliaj partoj de Usono (Virginioj, Kentucky kaj Indiana).[32]

Britoj certigas, kaj en Landlife estas deklarite, ke malgraŭ ĝia granda disvastiĝo, arbarhiacinto plejparte troviĝas en la Britaj Insuloj, kie "bluebell wood" (blukloŝa arbaro) iĝis konata esprimo kaj estas de ĉiu konata. Nur en la nordaj eksteraj Hebridoj (Lewis kaj Harris), Orknejo kaj Ŝetlando ĝi ne troviĝas. Britoj deklaras do, ke 25 ĝis 50 % de la arbarhiacintoj vivas ĉe ili. Sed... francoj certigas, ke en Francio ke oni trovas plej multajn.

UtiloRedakti

 
Jen, tiel ĝi povas furori en iu ajn ĝardeno, ĉi tie kune kun miozotoj kaj en plena suno.

La delikatodoranta arbarhiacinto estas ne malofta en ornamaj florbedoj en ĝardenoj. Ankaŭ tie, eĉ en plena senombraj lokoj, almenaŭ en mezvarma klimatzono ĝi plensukcese floras kaj multiĝas.

Arbarhiacinto sintezas vastan gamon de ĥemiaĵoj, kun eble kuracaj trajtoj. Ĝi enhavas minimume dek kvin biologie aktivajn produktojn, kiuj eble protektas ĝin kontraŭ insektoj kaj bestoj. Iuj inter ili - en akvo dilueblaj alkaloidoj - similas ĥemiaĵojn testitajn por esti uzataj kontraŭ HIV kaj kancero.

La bulboj estas uzataj en tradicia kuracado de leŭkoreo[33] kiel diurezo[34]hemoragio[35].

 
Rimarku la de edzino zorge amelitan krispon (ĉirkaŭkoluman puntan muelŝtonon), eble per muka suko de arbarhiacintoj.

La suko de tigo kaj bulboj liveras mukan gumon, kiun niaj avinoj uzis por ameli[36] krispojn kaj kolumetojn, dum praavoj uzis ĝin por fikse glui la plumojn[37] de pafarkaj sagoj. Ankaŭ en bindado de libroj ĝi uziĝis.[38].

En homeopatio[39] ĝi estas konata sub la nomo Agraphis nutans en la sfero Otorinolaringologio.[40].

FitosociologieRedakti

Pli kaj pli oni studas plantojn en ties kunteksto, oni pritraktas plantokomunumojn.[41] Kaj arbarhiacinto estas ĝuste tipo-planto aŭ karakteriza planto de plantokomunumoj. Arbarhiacintoj plej ofte kreskas en foliarbaroj, kaj floras antaŭ ol la kanopeo fermiĝas. Ili kreskas ankaŭ sub pteridio aŭ japana falopio, daŭraj plantoj kiuj ankaŭ havas tre densan someran kanopeon. La plantoj preferas grundon iom acidan. Similajn terenojn, kun iom alkaleca tero plej ofte estas okupitaj de aliaj specioj kiel Mercurialis perennis[[4]]. Oni trovas ilin ankaŭ ofte en heĝaroj, kaj en ilia okcidenta vivmedio oni ankaŭ renkontas ilin ekster arbaroj, eĉ en ĉemaraj kamparoj.

Arbarhiacintoj estas gastplantoj por la parazita fungo Uromyces muscari, kiu kaŭzas plantruston.[42] La senlitera arbarhiacinto kapablas eltiri fosforon de la grundo pro la ĉeesto en ĝiaj radikoj de iu mikorizo, nome arbuscular mycorrhizae.[43]

Arbarhiacinto estas karakteriza specio de la subkomunumo de ulmo, acero, hipokastano (Ulmenion carpinifoliae) de la komunumo de alno kaj paduso (Alnopadion). Ĝi estas ankaŭ indika specio por la kverko-karpena arbaro kun arbarhiacinto (Endymio-Carpinetum) kaj por la kverko-faga arbaro kun arbarhiacinto (Endymio-Fagetum).

Tutsimple la arbarhiacinto estas indikospecio pri "malnova arbaro, praarbaro".

RekonstruoRedakti

 
Morto de Hiakinto
 
Ĉu la "scripta/scriptus" - Scilo bifolia?

Povas esti instrue imagi la situacion en 1753: Lineo sidas ĉe sia skribtablo kaj havas antaŭ si planton, kiu eble jam havas popolan nomon, aŭ plurajn nomojn, laŭ la landoj kie gi kutime floras. Lineo ja ne "donis nomojn al la floroj" - li donis sciencajn nomojn. Eble ĝi ne havis specian nomon, ĉar popolaj nomoj ne ĉiam rilatas al specio, plej ofte eĉ ne al genro. Li venis jam al la konkludo, ke ĝi apartenas al la genro, kiun Joseph Pitton de Tournefort, la enkondukinto de genronomoj, nomis Hyacinthus (Hiacinto). Li sciis, kompreneble, la miton pri Hiakinto, ĉar en lia tempo la grekaj kaj romiaj mitologioj ankoraŭ estis pli konataj ol nun. Sendube li havis problemon pri elektado de specionomo. Bedaŭrinde li ne pensis pri la kapsignanta aspekto de la flortigo, ĉar la hispana frato ne nepre estis apude... kaj nur povis pensi: ĝi ne estas la floro, kiu spruĉis el la sango de Hiakinto, ĉar ĝi ne montras signojn de plorado, ne montras la vortojn aj-aj... do... ĝi estu la senvorta, ĝi estu la non-scripta/non-scriptus (la aldona specia nomo, adjektivo, akordiĝu kun la substantivo! - Hyacinthus estas maskla; Hyacinthoides estas ina).

Intertempe oni konvinkiĝis, ke la floro, kiun Horacio - ĉar tiu unue rakontis la miton - konsideris esti ŝprucinta el la sango de Hiakinto kaj kiu ricevis la makulojn de la larmoj de Apolono, tre verŝajne estas la floro, kiu nun nomiĝas Scilo dufolia (Scilla bifolia). Se oni bone rigardas la bildon oni povas ja imagi larmomakulojn sur la tepaloj... por vidi la aj-aj-on oni bezonas pli da imagpovo... Iuj fontoj kontentiĝas per la signo Y (greka komenclitero de Hiakinto - Ὑάκινθος).

NotoRedakti

La teksto de la artikolo baziĝas sur diversaj nacilingvaj artikoloj - angla, germana, franca, nederlanda, hispana - sed aldoniĝis ankaŭ aliaj faktoj kaj donitaĵoj. Jaron post jaro la redaktinto vizitadis la arbaron de Halle por admiri (adori?) la hiacintojn, sed "non-scripta" estis kaj restis osto en lia gorĝo... kiu nun finfine englutiĝis![44]

ReferencojRedakti

  1. Scilo en Plena Ilustrita Vortaro, 2005, Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo. ISBN 2-9502432-8-2; p. 1013
  2. korimbo en PIV.
  3. tuniko 5, en PIV.
  4. kript/ en PIV
  5. Perianto en P.I.V.
  6. brakteoj en PIV.
  7. stameno en P.I.V.
  8. antero en P.I.V.
  9. kapsulo 4 en P.I.V.
  10. Peter Thomas & John R. Packham; 2007; Ecology of Woodlands and Forests: Description, Dynamics and Diversity; Cambridge University Press; ISBN 978-0-521-83452-0
  11. Clive A. Stace (2010). "Hyacinthoides Heist. ex Fabr. (Endymion Dumort.) – bluebells". New Flora of the British Isles (3rd ed.). Cambridge: Cambridge University Press. pp. 920–921. ISBN 978-0-521-70772-5
  12. skapo P.I.V.
  13. Pierre Chouard (1934). “Les noms linnéens des Scilla et des Endymion et leur véritable signification”, Bulletin de la Société Botanique de France (French) (PDF excerpt) 81 (4), p. 620–630. doi:10.1080/00378941.1934.10834006. 
  14. Bluebell Hyacinthoides non-scripta species action plan (PDF). Caerphilly County Borough Council. Alirita 29a de marto, 2012.
  15. Bluebells at Croxteth. Liverpool City Council (Aprilo 2007). Arkivita el la originalo je 2012-08-05. Alirita 1a de aprilo, 2012.
  16. Hyacinthoides non-scripta (bluebell). Royal Botanic Gardens, Kew. Arkivita el la originalo je 23a de marto, 2012. Alirita 25a de marto, 2012.
  17. "Men fined for bluebell bulbs sale", BBC News, 24a de aŭgusto, 2007. Kontrolita 14a de julio 2012.
  18. Republic of Ireland. Botanical Society of the British Isles. Alirita 28a de marto, 2012.
  19. Hyacinthoides non-scripta (L.) Chouard ex Rothm., 1944: Jacinthe sauvage, Jacinthe des bois (Français) (france). Inventaire national du Patrimoine naturel. Muséum national d'Histoire naturelle. Alirita 28a de marto, 2012.
  20. Hyacinthoides non-scripta (L.) Chouard ex Rothm., jacinthe des bois (france). La biodiversité en Wallonie. Alirita April 6, 2012.
  21. Michael Grundmann; Fred J. Rumsey; Stephen W. Ansell; Stephen J. Russell; Sarah C. Darwin; Johannes C. Vogel; Mark Spencer; Jane Squirrell; Peter M. Hollingsworth; Santiago Ortiz; Harald Schneider (2010). "Phylogeny and taxonomy of the bluebell genus Hyacinthoides, Asparagaceae [Hyacinthaceae]". Taxon. 59 (1): 68–82.
  22. Clive Ankaŭ. Stace (2010). "Hyacinthoides Heist. ex Fabr. (Endymion Dumort.) – bluebells". New Flora of the British Isles (3rd ed.). Cambridge: Cambridge University Press pp. 920–921. ISBN 978-0-521-70772-5.
  23. Ne mirige ke pli ol unu esperanta formo de la nomo! Rigardu, en la reto la diversajn nacilingvajn nomojn! Ni citu nur kelkajn: Hyakintos, Hyacint, Jacinto, Xacintu, Hiazinto, Giacinto, Гиакиф.
  24. Paul Brown. "Fans pick the flowers that have grown on them", The Guardian, 5a de majo 2004.
  25. Gabriel E. Hemery; A new image for the society; BSBI News; septembro 2005; volume 100; paĝoj 5–6
  26. [1] en PIV
  27. Atentu, la tiel nomataj Flandraj Ardenoj ne estas parto de Ardenoj kiel priskribitaj en Vikipedio. Temas pri regiono en Flandrio, montete simila al ili.
  28. The Complete Poems of Emily Brontë, E. Brontë, Hodder & Stoughton, 1910 (Poems published in 1846), p. 54
  29. Vidu "Rondfolia kampanulo" en Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo, Bernhard Eichkorn, Eld. Villingen-Schwenningen, 1995
  30. Laŭ: Nobuo Komitu en "Notoj pri la prehelena dio Hyakinthos de la Amikleoj, 1989.
  31. Hyacinthoides. Flora Europaea. Royal Botanic Garden, Edinburgo. Alirita 28a de marto, 2012.
  32. Hyacinthoides non-scripta (L.) Chouard ex Rothm., English bluebell. PLANTS Profile. United States Department of Agriculture. Alirita 30an de marto, 2012.
  33. leŭkoreo en P.I.V.
  34. diurezo en P.I.V.
  35. [2] hemoragio en P.I.V.
  36. amelo en P.I.V.
  37. Vidu Tabulon 123.62 en Bildvortaro; Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath; FEL, Antverpeno 2012 - ISBN 978-90-77066-43-5
  38. angle Hyacinthoides nonscripta - (L.) Chouard. ex Rothm, site Plants for a Future
  39. homeopatio en P.I.V..
  40. Alain Sarembaud, Bernard Poitevin -Médicaments à usage homéopathique. Dictionnaire pratique - Elsevier Masson 1996
  41. E. Heimans, H. W. Heinsius en Jac P. Thijsse - Geïllustreerde Flora van Nederland - W. Versluys B.V. - Amsterdam - 1965 - p. 1101.
  42. (1998) “Diseases”, Pests, Diseases & Disorders of Garden Plants, 2‑a eldono, HarperCollins. ISBN 978-0-00-220063-9.
  43. (2006) “Symbiosis and mutualism”, Ecology: from Individuals to Ecosystems, 4‑a eldono, John Wiley & Sons, p. 381–409. ISBN 978-1-4051-1117-1.
  44. "Non-scripta" havus sencon nur se estus konata iu "Hyacinthus scriptus", kaj tiel ja ne estas! El la teksto oni povas konkludi ke "Hiacinto kunlitera - Hyacinthus scriptus" estas mita, aŭ nesolvebla kaŝita sekreto. Ĉevalo estas senstria zebro nur se zebro havas striojn!