Lakonio
Lakonio (greke Λακωνία, Lakonía) estas historia pejzaĝo de Grekio. Ĝi kovras areon de 3 636 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 99 000 loĝantojn. Lakonio krome ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la urbo Sparto. La teritorio estas montara kaj situas en la sudo de la duoninsulo Peloponezo. Ĝi apartenas al la samnoma administra regiono ("periferio") Peloponezo.
Lakonio | ||||
---|---|---|---|---|
Historia regiono | ||||
provinco de Grekio, eksa administra teritoria unuo [+] | ||||
Lando | Grekio | |||
- koordinatoj | 37° 0′ 0″ N, 22° 30′ 0″ O (mapo)3722.5Koordinatoj: 37° 0′ 0″ N, 22° 30′ 0″ O (mapo) | |||
Akvokolektejo | 3 636 km² (363 600 ha) [+] | |||
Areo | 3 636 km² (363 600 ha) [+] | |||
Poŝtkodo | 23x xx [+] | |||
|
||||
Lakonio | ||||
Vikimedia Komunejo: Laconia [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Lakonio troviĝas inter du montaroj, kies montoj ĝenerale pli altas ol 1000 metrojn kaj tial dum la antikva epoko igis la tutan provincon ununura "fortikaĵo". La montaroj marborde finiĝas en du duoninsuloj (du "fingroj" de la peloponeza "mano"), inter kiuj troviĝas la Lakonia Golfo. Centre de la valo inter la du montaroj la rivero Eŭrotas fluas tra fekunda ebenaĵo kaj dum sia vojo de 70 kilometroj al la Lakonia Golfo de ambaŭ flankoj ricevas multajn alfluojn. De la dum la antikva epoko fama kaj potenca ĉefurbo restis nur malmultaj ruinoj; nuntempe pli impona celo por turistoj estas la bizanca ruina urbo Mystras.
La antikvaj lakonoj, "lakoneco" kaj "lakonismo"
redaktiLa loĝantoj de la urbo Sparto kaj la ĉirkaŭaĵo en antikva Grekio famis pro sia maldorlota vivstilo sen ia lukso aŭ agrablaĵo, kio celis doni al ili apartan fortecon kaj militan superecon. Krome laŭdire la lakonoj apenaŭ parolis, neniam pli ol nepre necese. De tio en multaj lingvoj inkluzive de Esperanto deriviĝis la adjektivo "lakona", kiu priskribas komunikan stilon aparte koncizan.
Sekve difiniĝis la literatura stilo "Lakonismo", kiu laŭ la Esperanto-vortaro PIV "serĉas la frapantecon per koncizaj formuloj".
Setlejoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- oficialaj paĝoj de la provinco Arkivigite je 2019-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
- pliaj informoj en la angla
- pliaj informoj en la germana Arkivigite je 2007-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
37° norde 22° 30' oriente Mapo