Mistraso (greke ΜυστράςΜυζηθράς, Myzithras en la Kroniko de Morejo) estas fortikigita urbo kaj eksa komunumo[1] en Lakonio, Peloponezo, greke Μυστράς, Μυζηθράς Ekde la 2011 registara reformo ĝi estas parto de la komunumo Sparti, de kiu ĝi estas urbero.[1] Lokita sur monto Tajgeto, proksime al antikva Sparto, Mistraso servis kiel ĉefurbo de la Bizanca Moreja Despotlando en la 14a kaj 15a jarcentoj, dum kiuj ĝi spertis periodon de prospero kaj kultura florado. Ĝi restis loĝata dum la Otomana periodo, kiam Okcidentaj vojaĝantoj misidentigis ĝin kiel la antikva Sparto. En la 1830aj jaroj, la loĝantoj forlasis ĝin kaj ekkonstruis la novan urbon de Sparti, proksimume ok kilometroj orienten.

Mistraso
antikve-greke Παράλιος Καισάρεια

La ruinoj de Mistraso

La ruinoj de Mistraso
arkeologia loko • fortified town
Uzado Setlejo
Pozicio
Lando Grekio
Situo Peloponezo
Koordinatoj 37° 4′ 26″ N, 22° 22′ 2″ O (mapo)37.07388888888922.367222222222Koordinatoj: 37° 4′ 26″ N, 22° 22′ 2″ O (mapo)
Administrado
Vizitebla jes
Mistraso (Grekio)
Mistraso (Grekio)
DEC
Mistraso
Mistraso
Map
Mistraso
vdr
Mistra 6.jpg

Historio redakti

En 1249, Mistraso fariĝis la seĝo de la Latina Princlando de Aĥeo, fondita en 1205 post la konkero de Konstantinopolo dum la Kvara Krucmilito. Princo Vilhelmo la 2-a Vilhardŭina, pranevo de la historiisto de la Kvara Krucmilito Gofredo de Vilhardŭino, konstruis palacon tie.

En 1261, la Latinoj cedis Mistrason kaj aliajn fortikaĵojn en sudorienta Peloponeso por elaĉeti Vilhelmon 2-an, kiu estis kaptita en Pelagonio. Mikaelo la 8-a Palaeologo estigis la urbon seĝo de la nova Moreja Despotlando. Ĝi restis ĉefurbo de la despotlando, regita de parencoj de la Bizanca imperiestro, kvankam la Venecianoj tamen kontrolis ĝian marbordon kaj insulojn. Mistraso kaj la kromo de Morejo iĝis relative prosperaj post 1261, kompare kun la kroma imperio. Sub la despoto Teodoro ĝi fariĝis la dua plej grava urbo en la imperio post Konstantinopolo kaj la palaco de Vilhelmo la 2-a fariĝis la dua loĝejo de la imperiestroj. La ĉefa preĝejo de Brontoĥion Monaĥejo estis kompletigata ĉirkaŭ 1310.

La freskoj en la preĝejo de Peribleptos Monaĥejo, datiĝantaj inter 1348 kaj 1380, estas tre malofte supervivinta malfru-bizanca ciklo, kruca por la kompreno de Bizanca arto.

Mistraso aldone estis la lasta centro de Bizanca erudicio; la Novplatonisma filozofo Georgo Gemisto Pletono vivis tie ĝis sia morto en 1452. Li (kaj aliaj eruditoj bazitaj en Mistraso) influis la Italan Renesancon, precipe kiam li akompanis la imperiestron Johanon la 8-an Paleologan al Florenco en 1439.

La lasta Bizanca imperiestro, Konstantino la 11-a Paleologa, estis despoto ĉe Mistraso antaŭ ol entroniĝi. Demetrio Paleologa, la lasta despoto de Morejo, kapitulacis la urbon al la Otomana imperiestro Mehmedo la 2-a en 1460. Je la nomo Mezistre, ĝi estis la seĝo de turka sanĝako. La Venecianoj okupis ĝin de 1687 al 1715, sed alie la Otomanoj tenis ĝin ĝis 1821 kaj la komenco de la Milito por Sendependiĝo de Grekio. Oni forlasis ĝin sub Reĝo Otto por la tutnove rekonstruita urbo de Sparto.

En 1989 la ruinoj, inkluzive de la fortikaĵo, palaco, preĝejoj kaj monaĥejoj, estis nomitaj Monda Heredaĵo de Unesko.

Geografio redakti

Mistraso troviĝas sur la deklivoj de monto Tajgeto. La arkeologiaj lokoj estas super la moderna vilaĝo de Mistraso kaj la urbo de Sparto. La plantaro en la areo estas kunmetita plejparte de pinarboj kaj cipresoj. En la regiono troviĝas kelkaj malgrandaj riveroj kaj lagoj.[2]

La sidejo de komunumo Mistraso estas en urbero Magulao.

Historia loĝantaro redakti

Jaro Distrikto urba Urbo
1981 920 -
1991 525 4,592
2001 807 4,608

Famuloj redakti

 
Gemisto Pletono.

Homoj de Mistraso redakti

  • Gemisto Pletono (kutime vokita Pletono) (1355–1452), filozofo kaj scienculo
  • Manuelo Kantakuzeno, unua Despoto de Morejo

Homoj entombigitaj en Mistraso redakti

  • Johano la 6-a Kantakuzeno
  • Manuelo Kantakuzeno
  • Gemisto Pletono
  • Theodora Tocco
  • Cleofe Malatesta

Mapo redakti

 
Mapo de Mistraso laŭ verkaĵoj de G. Millet (1910) kaj M. Chatzidakis (1981).
  • 1. Ĉefa enirejo;
  • 2. Metropolo;
  • 3. Evangelistria;
  • 4. Sanktaj Teodoroj;
  • 5. Hodigitria-Afendiko;
  • 6. la Krado de Monemvasia;
  • 7. Sankta-Nicolas;
  • 8. La Palaco de la Despoto kaj la kvadrato;
  • 9. la Pordego de Nafplio;
  • 10. Supra enirejo al la citadelo;
  • 11. Sankta Sofio;
  • 12. Palaceto;
  • 13. Citadelo;
  • 14. Mavroporta;
  • 15. Pantanassa;
  • 16. Taksiarkoj;
  • 17. Domo de la Frangopuloj;
  • 18. Peribleptos;
  • 19. Sankta Georgo;
  • 20. Domo de Krevata;
  • 21. Marmara (enirejo);
  • 22. Aï-Yannakis;
  • 23. Domo de la Laskaroj;
  • 24. Sankta Kristoforo;
  • 25. Ruinojj;
  • 26. Sankta Kiriako.

Referencoj redakti