Kapsulo (latine capsula) estas malfermiĝa seka frukto, kiu enhavas ĝenerale multege da semetoj. Kapsulo evoluas el karpelaro kuniĝanta (ĉiuj la karpeloj estas algluitaj) unu aŭ plurajn kavojn. Kiel ĉiuj sekaj fruktoj ĝi spontane malfermiĝas, kiam ĝi estas seka.

Kapsulo de papaveto.

Laŭ la malfermiĝo oni distingas plurajn specojn de kapsuloj:

  • kun liniaj malfermiĝoj: tabako, genciano, ktp.
  • kun lokaj malfermiĝoj: tulipo, lilio, violo, ktp.
  • kun pintaj malfermiĝoj: dianto, papaveto, ktp.
  • silikvo, dukarpela, duĉambra kapsulo, en kiuj la placentoj estas lokitaj sur meza, disiga vando, kiu restas post la defalo de la du valvoj (ĉefe ĉe la brasikacoj): brasiko, kolzo, ktp.
  • silikveto, silikvo kiu estas preskaŭ tiel larĝa kiel longa: lunario, ktp.
piksidio kaj semoj de Plantago major
  • kovrilkapsulo, aǔ piksido, estas speciala tipo de kapsulo. La kapsulo havas semkamerojn, kiuj estas kovrataj de kovrilo. Tiaj kovrilkapsuloj troviĝas en minimume 17 plantfamilioj, i.a. ĉe Amarantacoj (Amaranthaceae), Berberisacoj (Berberidaceae), Kukurbacoj (Cucurbitaceae), Lecitidacoj (Lecythidaceae), Mirtacoj (Myrtaceae), Plantagacoj (Plantaginaceae) kaj Solanacoj (Solanaceae).[1] [2]

Kelkfoje la kapsulo ekmalfermiĝas, dissendante subite la semojn for: violo, impatiento, ktp.

Notoj redakti

  1. Richard W. Spjut: A Systematic Treatment of Fruit Types, The World Botanical Associates Web Page, elŝutita 2008/04/09
  2. Focko Weberling: Morphologie der Blüten und der Blütenstände. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 1981 S. 350