Kolzo

planta specio el la genro brasiko

Kolzo (la faka botanika nomo estas latine Brassica napus) estas planta specio el la genro brasiko (Brassica) ene de la familio de la kruciferojbrasikacoj. Ĝi estas ekonomie grava utilplanto. La semoj estas uzataj ĉefe por produkti kolzoleon kaj la kunprodukto "kolzopremaĵo", kiu uzatas kiel furaĝo, do kiel manĝaĵo por utilbestoj, aparte por brutoj. La napo Brassica napus subsp. rapifera (sinonimo Brassica napus subsp. napobrassica) estas subspecio de kolzo. La semoj de kolzo liveras ĝis 45% da sengusta oleo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Napo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Brasiko Brassica
Specio: kolzo Brassica napus
Brassica napus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kolzo (Brassica napus)

Manĝeblo redakti

La tuta planto estas manĝebla. La florojn aldonu krude al salato aŭ al pano. La semo uzeblas kiel mustardo. Eblas ankaŭ kuiri la junajn burĝonojn en oleo aŭ friti kiel benjeto.

El la semoj oni produktas kolzoleon kaj kanolon.

Referencoj kaj notoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro en sia eldono de 1970 (paĝo 530) diras ke kolzo estu la "dujara formo de Brassica napus L. var. sativa biennis", kaj en la eldono de 2020 simple skribas "kolzo = oleonapo", sed tiom simple, ŝajne, ne estas. Povas esti ke PIV daŭre apogiĝas je la botanika sistematiko valida en la 1960-aj jaroj, kiun oni devis uzi por projekto de granda vortaro de pli ol 1300 paĝoj, kiun necesis komposti, enpaĝigi, presi, bindi kaj liveri al librejoj kaj libroservoj, tiel ke en 1970 ĝi povis vendiĝi.

Vidu ankaŭ redakti

 
vaste brile flava kampo de kolzo en Kärkölä, Finnlando