Oleo de kolzo

(Alidirektita el Kolzoleo)

La oleo de kolzo estas vegetala oleo akirata de la semoj de kolzo (Brassica napus).

Kampo de kolzo en Germanio

Ĝi estas kulturata prefere en la montetaroj. La plej grandaj produktantoj de oleo de kolzo estas Kanado, Barato kaj Pakistano.

Historio redakti

Ĝi estas kulturita en Barato ekde la 4-a jarmilo a.K. kaj en Ĉinujo kaj Japanujo ekde la 2-a a.K.. En la Mezepoko ĝi estis utiligata en Eŭropo en la olelampoj.

En la 19-a jarcento oni komencis utiligi ĝin kiel manĝaĵo, sed rapide tiu kutimo finos pro la kondamnoj de la spertuloj, kiuj diris, ke ĝi havas tro malbonajn kvalitojn.

Hodiaŭ oni komencas utiligi oleon de kolzo kiel biobrulaĵo, kiel jam oni faris en la dua mondmilito pro la manko de petrolo kaj denove oni utiligas ĝin kiel manĝaĵo danke al selektado de novaj varioj de kolzo.

Vidu ankaŭ redakti