Kanolo (el la angla Canola) referencas kaj al manĝebla oleo (konata ankaŭ kiel kanololeo) produktita el la semo de ajna el kelkaj variantoj de la kolza planto, nome ties kulturvarioj. La tri uzataj estas kolzo (Brassica napus L.), kampara mustardo/napa kolzo (Brassica rapa subsp. oleifera, sin. B. campestris L.), kaj B. juncea. Konsumo de oleo estas ofta kaj, malkiel kolzo, ne kaŭzas damaĝon al homoj[1][2] kaj al gregaro.[3] Ĝi estas ankaŭ uzata kiel fonto de biodizeloleo.

Detalo de kolzaj floroj.
Kanola floro.

Kanolo estis bredata nature el la kolzo ĉe la Universitato de Manitobo, Kanado, fare de sciencistoj Keith Downey kaj Baldur R. Stefansson komence de la 1970-aj jaroj.

Etimologio redakti

La nomo "canola" en la angla estis elektita de la stabanaro de la Rapeseed Association of Canada (kolza asocio) en la 1970-aj jaroj. La parto "Can" temas pri Canada kaj "ola" referencas al oleo.[4][5] Tamen, nombraj fontoj, inklude The Free Dictionary, plupostulas ke ĝi temas por "Can(ada)+o(il)+l(ow)+a(cid).[6] La anglalingva nomo estis stampita parte por eviti la negativajn konotaciojn de kolzo.[7]

Referencoj redakti

  1. (October 1989) “Food safety and health effects of canola oil”, Journal of the American College of Nutrition 8 (5), p. 360–375. doi:10.1080/07315724.1989.10720311. 
  2. Zeratsky, Katherine. Canola Oil: Does it Contain Toxins?. Mayo Clinic (2009). Alirita 10a de Aŭgusto 2011.
  3. Canola. infoplease.com. Alirita 2008-12-29.
  4. Canola Council of Canada. What is Canola?. Alirita 2013-10-16.
  5. AgCanada. Canola was a "calculated" risk. Alirita 2013-10-16.[rompita ligilo]
  6. The Free Dictionary, canola http://www.thefreedictionary.com/canola Alirita la 2013-10-16
  7. The History of Canola. Canola Council of Canada (2009). Alirita 26a de Februaro 2015.

Eksteraj ligiloj redakti