La tulipoj estas genro el la familio Liliacoj (Liliaceae) de florplantoj kun ĉirkaŭ 150 specoj kaj multege da hibridoj. Specioj estas denaskaj al suda Eŭropo, norda Afriko, kaj Azio de Anatolio kaj Irano (kie la floro estas aludita en la landa flago) al Ĉinio kaj Japanio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tulipo
Kultivita tulipo
Kultivita tulipo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Lilialoj Liliales
Familio: Liliacoj Liliaceae
Genro: Tulipa
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Tulipa kultivado en Nederlando
Tulipo en ĝardeno
La arbara tulipo (Tulipa sylvestris), floro.

La planto, kiu jam estis konata floro en la Osmanida Imperio (Otomana Imperio), estis enigita en Eŭropon fare de Charles de l'Écluse. Ĝi tiam iĝis vera furoro en Holando (Nederlando), kaŭzante eble la unuan en la historio spekulacian ŝvelvezikon; pro la avida priserĉo de la kolektantoj certaj bulboj de tulipoj iĝis fulmrapide ege multekostaj.

Tulipoj estas bulbaj staŭdaj plantoj kreskantaj 10–70 centimentrojn alte, kun kelke da vaksaj verdaj folioj kaj grandaj floroj kun korolo el ses petaloj. La frukto estas seka kapsulo enhavanta plurajn platajn disk-formajn semojn.

Diversaj specoj redakti

Estas ĉirkaŭ 150 specoj kaj multege da hibridoj, ekz.:

  • Arbara tulipo (Tulipa sylvestris), vidu la foton
  • Tulipo turkestana (Tulipa turkestanica), vidu la foton
 
Tulipo turkestana (Tulipa turkestanica)
 
Floro de tulipo

Tulipo Esperanto redakti

Ekzistas ankaŭ Tulipo Esperanto (Tulipa viridiflora Esperanto) (vidu la foton de Tulipo Esperanto: [1]), kiun proponas la nederlanda firmao Bakker. La koloro de la tulipo estas ruĝa, kiel ĉe ĉina rozo, plus verda strio sur la florfolio. Ĝi ricevis la nomon Esperanto en 1994.

S-ro Pranger - esperantisto - en Nederlando trovis ĝin en la jaro 1968 kiel mutacion de jam ekzistanta tulipo, nomata “Hollywood”. En 1977 ĝi estis plantita en la eksperimenta ĝardeno de la Reĝa Ĝenerala Asocio por Florbulbokulturo. Tiam la mutacianto estis kronita per atesto de la eksperimenta ĝardeno kaj en 1979 ricevis ateston de merito.[2]

Tulipomanio redakti

La tulipomaniokrizo de tulipoj (nederlande tulpenmanie) estis periodo de eŭforia spekulado okazinta en Nederlando en la 17-a jarcento, en la jaroj antaŭaj al 1637. La celo de spekulado estis la bulboj de tulipo]j, kies prezo atingis eksterordinarajn nivelojn, kio rezultis en granda ekonomia bobelo kaj financa krizo. Tio konstituas unu el la unuaj fenomenoj de amasa spekulado, pri kiuj oni havas konon. Tiujn eventojn popularigis skota ĵurnalisto Charles Mackay, kiu priskribis ĝin en sia libro Memoirs of Extraordinary Popular Delusions and the Madness of Crowds (1841).[3]

Vidu ankoraŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti