Papaveto, reado, ruĝa papavo, grenpapavogrenrozo, Papaver rhoeas, estas unujara herbeca specio de florplanto de la papava familio, nome Papavacoj. Tiu papavo estas rimarkinda kiel ofta en agrikulturaj terenoj (el tio la komunaj nomoj "maizpapavo" kaj "kamparpapavo", ĉefe antaŭ la amasa uzado de herbicidoj) kaj ĉe kampobordoj kaj ŝosebordoj, krom ke ĝi iĝis simbolo de mortintaj soldatoj el la Unua Mondmilito.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papaveto
Papaver rhoeas
Papaver rhoeas
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Papavacoj Papaveraceae
Genro: Papavo Papaver
Papaver rhoeas
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Papaveto
Floro kaj kapsuloj
Papavetoj
Kapsulo de papaveto.
La pentraĵo "Papavetoj" de Claude Monet

Priskribo redakti

Papaveto estas varia, stara unujara planto kiu formas longdaŭran grundosemejon kiu povas ĝermi kiam la grundo estas tuŝita. En la norda hemisfero ĝi ĝenerale floras fine de printempo, (inter Majo kaj Oktobro en Britio,[1]) sed se la vetero estas sufiĉe varma, kelkaj aliaj floroj ofte aperas ĉe la komenco de aŭtuno. Ĝi kreskas ĝis ĉirkaŭ 70 cm en alto. La tigo tenas unusolan floron,[1][2] granda kaj rimarkinda, 50 al 100mm larĝa,[3] kun kvar petaloj kiuj estas tre ruĝaj, plej ofte kun nigra makuleto baze. La petaloj iome koincidas unu kun la najbara.[1] La planto povas produkti ĝis 400 florojn en varma sezono, spite la fakton ke la floroj daŭras nur unu tagon.[1] La pedicelo estas kutime kovrata per aspraj haroj kiuj estas laŭ rektaj anguloj ĉe la surfaco, kio helpas distingi ĝin el Papaver dubium en kiu la haroj estas pli ofte klinaj al la pedicelo). La kapsuloj estas senharaj, ovoformaj, malpli ol duoble tiom altaj kiom larĝaj, kun stigmo almenaŭ tiom larĝa kiom la kapsulo. Kiel ĉe multaj aliaj specioj de Papaver, la planto eligas blankan al flavecan laktosukon kiam oni rompas la histojn.[4]

Lingve redakti

Papavo[5], papavero[5] (Papaver) estas genro el la familio de papavacoj.

Papavetogrenrozo estas ĉiu papavo kun skarlate ruĝaj floroj, kreskanta precipe en grenkampoj (reado kaj parencaj specioj).[6]

 
Papaver rhoeas

Simboliko redakti

Papavoj estas, precipe en Britio, simbolo de la Unua Mondmilito, precipe ĉar ili abunde floris en la batalkampoj de Flandrio (rigardu ĉe In Flanders Fields kaj ĉe Blanka papaveto).

Beletre konatas fama kanzono de Mouloudji titolita "Kiel malgranda papavet'".

Oni produktas papavon en Hungario, kie ĝi estas tre ŝatata manĝaĵo, krome fariĝas el tio medikamento. Vidu: Tiszavasvári!

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Reader's Digest Field Guide to the Wild Flowers of Britain. Reader's Digest. 1981. p. 30. ISBN 9780276002175.
  2. Philips, Roger; Rix, Brian (1996). Perfect Plants. London: Macmillan. p. 298. ISBN 0333653416.
  3. Blamey, M.; Fitter, R.; Fitter, A (2003). Wild flowers of Britain and Ireland: The Complete Guide to the British and Irish Flora. London: A & C Black. ISBN 978-1408179505. p. 32.
  4. Stace, C. A. (2010). New Flora of the British Isles (Third ed.). Cambridge, U.K.: Cambridge University Press. ISBN 9780521707725. p. 88.
  5. 5,0 5,1 en vortaro.net
  6. PIV2, p. 836.