Papavacoj
La papavacoj[2] (latine Papaveraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo ranunkolaloj (Ranunculales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 40 genrojn kaj 920 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas papavo[2].
Papavacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
papavo Papaver L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiuj plantoj kreskas ĉefe en freŝe movigitaj aerumitaj grundoj. La petaloj nombras 4, la sepaloj 2 en la floroj, la sepaloj frue defalas. Ili havas multajn stamenojn, la frukto estas unu aŭ plurparta kapsulo. La grajnoj estas etaj, multnombraj. La endospermo entenas oleon. Laktosuka, moltiga planto kun aktinomorfaj floroj. Ili enhavas multajn alkaloidojn.
Floroformulo: K2C2+2AooG00-2, ovario sube staranta.
La kutima (nutra) papavo (Papaver somniferum) estas de miljaroj kulturita kuracplanto. Ĝia origino, deveno estas nekonata, eble el la Mediteraneo. La plantotigo estas blueca pro vakso. La supraj folioj estas tigovolvantaj, kun onda, segita rando. La koloro de la etaj grajnoj kaj la floro estas tre diversa. La frukto estas ferma aŭ per poroj malfermiĝanta kapsulo. Ĉe la kapsulfrukto de la pratipoj, sub la stigmokrono troviĝas truetoj, tra kiel elfalas la grajnoj. La blugrajnaj specoj estas ŝatataj surmerkate.
La laktosuko estas blanka, kiu sekiĝinte bruniĝas. Tio estas la opio, kiu enhavas 20-25 % alkaloidojn, el kiuj multaj tre grava drogo estas (morfino, kodeino, tebaino, narkotino, papaverino ktp.) Oni povas ekstrakti la morfinon kaj aliajn alkaloidojn el la el la sekaj flankproduktoj (kapsulo, durtigo). Tiun proceson ellaboris la hungara János Kabay, farmaciisto.
Ĝi gravas ankaŭ kiel nutroplanto: oni trovas en la senopiaj plantoj 43-53 % el grasa oleo kaj 18-22 % el proteino.
La oleo estas bazmaterialo por la farbo- kaj la sapoindustrio, la rekremento estas grava furaĝo por brutoj.
La planto ŝatas la humriĉan, ĉernozjoman agron.
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (16 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Ranunculales Juss. ex Bercht. & J.Presl - ranunkolaloj
- Papaveraceae Juss. - papavacoj
- Adlumia Raf. - adlumio
- Arctomecon Torr. & Frém. - arktomekono
- Argemone L. - argemono[5]
- Bocconia L. - bokonio
- Canbya Parry ex A. Gray - kanbio
- Capnoides - kapnoido
- Ceratocapnos Durieu - ceratokapno
- Chelidonium L. - kelidonio[6]
- Corydalis DC. - koridalo[7]
- Cryptocapnos Rech. f. - kriptokapno
- Cysticapnos - cistikapno
- Dactylicapnos - daktilikapno
- Dendromecon Benth. - dendromekono
- Dicentra Bernh. - dicentro
- Dicranostigma Hook. f. & Thomson - dikranostigmo
- Discocapnos Cham. & Schltdl. - diskokapno
- Ehrendorferia Fukuhara & Lidén - erendorferio
- Eomecon Hance - eomekono
- Eschscholzia Cham. - eŝolzio[8]
- Fumaria L. - fumario[9]
- Fumariola Korsh. - fumariolo
- Glaucium Mill. - glaŭcio[10]
- Hesperomecon Greene - hesperomekono
- Hunnemannia Sweet - hunemanio
- Hylomecon Maxim. - hilomekono
- Hypecoum L. - hipekoo
- Ichtyoselmis Lidén & Fukuhara - iktioselmo
- Lamprocapnos Endl. - lamprokapno
- Macleaya R. Br. - makleio
- Meconella Nutt. - mekonelo
- Meconopsis Vig. - mekonopso
- Papaver L. - papavo[2]
- Phacocapnos Bernh. - fakokapno
- Platycapnos Bernh. - platikapno
- Platystemon Benth. - platistemono
- Pseudofumaria - pseŭdofumario
- Roemeria Medik. - remerio
- Romneya Harv. - romnejo
- Sanguinaria L. - sangvinario
- Stylophorum Nutt. - stiloforo
- Trigonocapnos Schltr. - trigonokapno
- Papaveraceae Juss. - papavacoj
- Ranunculales Juss. ex Bercht. & J.Presl - ranunkolaloj
Kelkaj taksonoj
redakti- orienta papavo (Papaver orientale) kun siaj sangoruĝaj floroj estas ornamplanto.
- reado (P. rhoeas) unu el la plej ofte trovataj papavetoj, estas unujara ruĝ-flora planto, vivante apudtrate, en grenkampoj. Ĝi pli ofte kreskas en la aŭtune semitaj kulturoj. Ĝi ne havas grandan bezonon je la agro. La laktosuko kaj la tuta verda planto estas venena. La farbaĵojn de la florfolio uzas la sukeraĵ-industrio.
- Genro kelidonio (Chelidonium) havas plume entranĉitajn foliojn , malgrandaj umbele aranĝitajn flavajn florojn kaj longajn linioformajn kapsulojn. La tuta planto enhavas akran oranĝflavan latekson (laktosukon).
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Papaveraceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 papavo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Papaveraceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-06-17. Alirita 2020-05-16.
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ argemono en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ kelidonio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ koridalo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ eŝolzio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ fumario en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ glaŭcio en PIV ĉe vortaro.net