Fumario

genro de plantoj

Fumario (latine Fumaria) estas genro de plantoj el familio papavacoj, antaŭe ofte konsiderata kiel tipo de aparta familio fumariacoj.
Temas pri herboj kun mola, senhara tigo kaj plume dividitaj folioj. La negrandaj floroj, aranĝitaj en spikformaj grapoloj, estas dulipaj kaj havas spronon; ilia koloro estas plejofte roza ĝis purpura. La frukto estas kapsulo unusema.
Tiu genro havas proksimume 50 speciojn, ĉefe el la mediteranea baseno. Pluraj el tiuj specioj estas uzataj en kuracado. La etimo, el la latina fumus terrae, kion oni povus traduki per "fumo el tero", ne estas klara.

Specioj redakti

Ĉefaj specioj:

Homaj uzoj redakti

Fumaria officinalis estas kuracplanto.