Oficina fumario
Oficina fumario, latine Fumaria officinalis, estas unujara herbo el familio papavacoj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Fumaria officinalis
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiĜi malofte altas pli ol 30 cm. La bluverdaj folioj estas duoble plume dividitaj. La floroj, kies tubo atingas 8 mm, estas purpuraj. Tiu planto oftas en novaloj, rande de kampoj kaj ĝardenoj. Ĝi floras de aprilo ĝis oktobro.
Uzado
redaktiOni uzas la infloreskojn de la oficina fumario en infuzaĵoj por purigi la digestan sistemon kaj en dekoktaĵoj kontraŭ haŭtmalsanoj, interalie ekzemo.
Tiu planto ne estas manĝebla pro sia tokso, kiel multaj aliaj papavacoj.