Ranunkolaloj
La ranunkolaloj (latine Ranunculales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 7 familiojn, ĉirkaŭ 200 genrojn kaj pli ol 4500 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas ranunkolo[3].
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
ranunkolo Ranunculus L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||


La plantoj de la ordo havas vastan spektron da alkaloidoj; plej multaj el ili tial estas venenaj kaj por bestoj kaj por homoj.
Taksonomio Redakti
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (14 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Ranunculales Juss. ex Bercht. & J.Presl - ranunkolaloj
- Berberidaceae Juss. - berberisacoj
- Circaeasteraceae Hutch. - circeasteracoj
- Eupteleaceae K.Wilh. - eŭpteleacoj
- Lardizabalaceae R.Br. - lardizabalacoj
- Menispermaceae Juss. - menispermacoj
- Papaveraceae Juss. - papavacoj
- Ranunculaceae Juss. - ranunkolacoj
- Ranunculales Juss. ex Bercht. & J.Presl - ranunkolaloj