Dukotiledonaj plantoj

grupo de plantoj
(Alidirektita el Dukotiledonoj)

Dukotiledonaj plantoj estas parto de la florplantoj, tradicie komparata kun la unukotiledonaj. La aro de dukotiledonaj plantoj enhavas ĉirkaŭ 200 000 speciojn, ĉeestante en plejparto el ekologiaj sistemoj. Tiuj plantoj havas ĝermante du kotiledonojn. Krom tio, aliaj karakteroj estas:

  • Radikoj: unu dika radiko kun multaj etaj kreskante el ĝi, male al unuoktiledonaj, kies ĉiuj radikoj estas simildikaj.
  • Tigo: kun dua lignon kreskante eksteren, tio estas vera trunko.
  • Folioj: povas esti kunmetitaj (kun folietoj), preskaŭ ĉiam ret-angiaj (ret-nervura).
  • Floroj: 4 aŭ 5-bazataj, tio estas ekzemple 5 sepaloj, 5 petaloj, 2 x 5 stamenoj, 5 karpeloj.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dukotiledonaj plantoj
Floro de magnolio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Brongniart

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas pluraj skoloj por subdividi la dukotiledonojn, la klasika kaj la kladistika, depende de la klasiga sistemo.

Juna Ricino-planto montranta du embriajn foliojn (kotiledonoj), kiuj estas malsamaj ol la plenkreskaj folioj

Klasika klasigo redakti

Laŭ la klasika klasigo de Kronkisto de 1981, la dukotiledonaj plantoj estas la klaso Magnoliopsida. En ĝi estas 6 subklasoj:

  • subklaso Asteridae
  • subklaso Caryophyllidae
  • subklaso Dilleniidae
  • subklaso Hamamelidae
  • subklaso Magnoliidae
  • subklaso Rosidae

Kladistika klasigo redakti

Laŭ la nuna filogenetika klasigo APG III de 2009 (el la angla Angiosperm Phylogeny Group) la dukotiledonaj plantoj ne estas klado, sed parafiletika aro. Tio signifas ke la aro de dukotiledonaj plantoj ne enhavas unu prapatro kaj ĉiuj ties idoj, sed nur parto el ili. Fakte, la unukotiledonaj plantoj ankaŭ estas parto de ties idoj.

La klado de la florplantoj, enhavas frue apartaj dukotiledonaj, la unukotiledonaj, kaj aro de veraj dukotiledonaj, nomita verdukotiledonaj.

Ĉe la verdukotiledonaj kiu estas klado, la polenero havas tri ĝermkavojn. Ĉe la ceteraj duotiledonaj kaj la unukotiledonaj plantoj, estas unu ĝermkavo kaj estas alia klado.

Listoj laŭ klasika sistemo redakti

La sekvaj listoj prezentas la dukotiledonajn ordojn kun ilia lokigo en la nova klasado de la APG-sistemo kaj en la malpli nova kaj ankoraŭ vaste uzata sistemo de Kronkisto.

Sistemo APG II Sistemo de Kronkisto

Amborellaceae

Nymphaeaceae [+ Cabombaceae]

Austrobaileyales

Chloranthaceae

Ceratophyllales

Magnoliedoj

Eŭdikotiledonoj

Bazaj eŭdikotiledonoj

Rozedoj Rosids

Bazaj rozedoj

Eŭrozedoj I

Eŭrozedoj II

Asteredoj

Basaj asteredoj

Eŭasteredoj I

Eŭasteredoj II

Magnoliopsida

Magnoliidae (plejparte bazaj dukotiledonoj)

Hamamelidae

Caryophyllidae

Dilleniidae

Rozedoj Rosidae

Asteredoj

Gravaj familioj redakti

Sendepende de la klasigsistemo jen ĉefaj familioj kun gravaj, konataj genroj (ordo laŭ APG-sistemo en krampoj):

aceracoj (sapindaloj)
akvifoliacoj (akvifolialoj)
amarantacoj (kariofilaloj)
anakardiacoj (sapindaloj)
apiacoj (apialoj)
apocinacoj (gencianaloj)
araliacoj (apialoj)
aristolokiacoj (piperaloj)
asteracoj (asteraloj)
balzaminacoj (erikaloj)
begoniacoj (kukurbaloj)
betulacoj (fagaloj)
bombakacoj (malvaloj)
boragacoj (boragaloj ?)
brasikacoj (brasikaloj)
buksacoj (buksaloj ?)
burseracoj (sapindaloj)
celastracoj (celastraloj)
cistacoj (malvaloj)
datiskacoj (kukurbaloj)
dipsakacoj (dipsakaloj)
drozeracoj (kariofilaloj)
enoteracoj (mirtaloj)
erikacoj (erikaloj)
eŭforbiacoj (malpigialoj)
fabacoj (fabaloj)
fagacoj (fagaloj)
filadelfacoj (kornusaloj)
fitolakacoj (kariofilaloj)
flakurtiacoj (malpigialoj)
fumariacoj (ranunkolaloj)
gencianacoj (gencianaloj)
geraniacoj (geranialoj)
globulariacoj (lamialoj)
hidrangeacoj (kornusaloj)
hiperikacoj (malpigialoj)
hipokastanacoj
juglandujacoj
kampanulacoj
kanabacoj
kaprifoliacoj (dipsakaloj)
kariofilacoj (kariofilaloj)
kenopodiacoj (kariofilaloj)
konvolvulacoj (solanaloj)
kornusacoj (kornusaloj)
krasulacoj (saksifragaloj)
kukurbacoj (kukurbaloj)
lamiacoj (lamialoj)
laŭracoj (laŭraloj)
linacoj (malpigialoj)
litrumacoj (mirtaloj)
lorantacoj (santalaloj)
magnoliacoj (magnolialoj)
malvacoj (malvaloj)
meliacoj (sapindaloj)
miristikacoj
mirtacoj (mirtaloj)
morusacoj (rozaloj)
nimfeacoj
oksalidacoj
oleacoj (lamialoj)
papavacoj (ranunkolaloj)
pedaliacoj (lamialoj)
peoniacoj
piprujacoj (piperaloj)
plantagacoj (lamialoj)
poligonacoj (kariofilaloj)
primolacoj (erikaloj)
ramnacoj (rozaloj)
ranunkolacoj (ranunkolaloj)
rezedacoj (brasikaloj)
rozacoj (rozaloj)
rubiacoj (gencianaloj)
rutacoj (sapindaloj)
saksifragacoj (saksifragaloj)
salikacoj (malpigialoj)
santalacoj (santalaloj)
sapotacoj (erikaloj)
simarubacoj (sapindaloj)
skrofulariacoj (lamialoj)
solanacoj (solanaloj)
sterkuliacoj (malvaloj)
tamarikacoj (kariofilaloj)
teacoj (erikaloj)
tiliacoj (malvaloj)
timeleacoj (malvaloj)
ulmacoj (rozaloj)
urtikacoj (rozaloj)
verbenacoj (lamialoj)
violacoj (malpigialoj)
vitacoj (vitaloj)
zigofilacoj (zigofilaloj)