Buksaloj
La buksaloj (latine Buxales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas ununuran familion (buksacoj), 6 genrojn kaj ĉirkaŭ 120 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas bukso[3].
Buksaloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
bukso Buxus L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Priskribo
redaktiIli estas lignigitaj aŭ herbaj plantoj. La folioj estas kompletrandaj. La floroj estas unuseksaj, la specoj aŭ estas monoikaj aŭ dioikaj. Krome la ordo estas tre heterogena.
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (14 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Buxales Takht. ex Reveal - buksaloj
- Buxaceae Dumort. - buksacoj
- Buxus L. - bukso[3]
- Didymeles - didimelo
- Haptanthus - haptanto
- Pachysandra Michx. - pakisandro
- Sarcococca Lindl. - sarkokoko
- Styloceras Kunth ex A. Juss. - stilocero
- Buxaceae Dumort. - buksacoj
- Buxales Takht. ex Reveal - buksaloj