Geraniacoj

familio de plantoj

La geraniacoj[2] (latine Geraniaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo geranialoj (Geraniales). Ĝi enhavas 7 genrojn kaj ĉirkaŭ 840 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas geranio[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Geraniacoj
roberta geranio (Geranium robertianum)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

malvedoj Malvidae

Ordo: geranialoj Geraniales
Familio: geraniacoj Geraniaceae
Juss. [1]
geranio Geranium
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
Bodziszek drobny

Ili estas herbaj plantoj aŭ arbetoj, kiuj produktas vegetaĵajn esencojn en kontinentaj ĝis tropikaj zonoj. Geranio kaj pelargonio estas tre uzataj en hortikulturo.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (5 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

Bildaro redakti

Pelargonidino redakti

Pelargonidino estas natura pigmento apartenanta al la familio de la antocianidino, kaj kiel ĉiuj antocianinoj, ĝi estas kontraŭoksidanto, kiu produktas karakterizan oranĝokoloron. Pelargonidino troviĝas en geranioj kiel ruĝa pigmento kaj ĝi ankaŭ respondecas pri la ruĝokoloreco de la filodendro, apartenanta al la familio de la arumacoj aŭ araceoj. La floroj organĝ-koloraj de la Lysimachia monelli posedas plej altan koncentriĝon de la pelargonidina pigmento. Ĝi ankaŭ estas la ĉefa konstituanto de la Phaseolus vulgaris.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti