Pelargonidino
Kemia strukturo
pelargonidino
Tridimensia kemia strukturo de la Pelargonidino
Glukozido de la pelargonidino
Specife la frago estas frukto
riĉa je pelargonidino.
La grupo de la reĝa pelargonio prezentas
nivelon da antocianidinoj inter 5 kaj dek fojojn
pli altaj en la plej malhelaj centraj partoj de la planto.
Kemia formulo
C15H11O5+
Fizikaj proprecoj
CAS-numero-kodo 7690-51-9
ChemSpider kodo
PubChem-kodo 440832
Aspekto blankeca solido
Molmaso 271,24 g mol−1
Smiles
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H312, H312+332, H317
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P262, P304+312, P308+313, P352, P353
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Pelargonidino estas natura pigmento apartenanta al la familio de la antocianidino, kaj kiel ĉiuj antocianinoj, ĝi estas kontraŭoksidanto, kiu produktas karakterizan oranĝokoloron. Pelargonidino troviĝas en geranio kiel ruĝa pigmento kaj ĝi ankaŭ respondecas pri la ruĝokoloreco de la filodendro, apartenanta al la familio de la arumacoj aŭ aracoj. La floroj oranĝo-koloraj de la Lysimachia monelli posedas plej altan koncentriĝon de la pelargonidina pigmento. Ĝi ankaŭ estas la ĉefa konstituanto de la Phaseolus vulgaris.

Proprecoj redakti

Kune kun la cianidinoj, delfinidinoj, malvidinoj, peonidinoj kaj petunidinoj, la pelargonidino estas unu el la ĉefaj antocianidinoj, trovataj en naturo. En ĉi-familio, ĝi karakteriziĝas pro la ĉeesto de grupiĝo OH en la pozicio 4 de la aromata ringo.

Kaŭze de ĝia flaviliuma nukleo, kiu posedas fortan reakciemon kun la nukleofilaj substancoj, la malvidino estas molekulo rilative malstabila, kaj do malfacile troviĝas en ĝia pura formo en la vegetalaj histoj. La aldono de iu sukero en la karbono-3 donas al ĝia strukturo pli grandan stabilecon kaj solveblecon. Ĝenerale, la heterozidoj estigitaj per kondensiĝo de la pelargonidino kaj unu aŭ pluraj ozoj (eventuale aciklaj) produktas antocianozidojn multe pli stabilajn. Pelargonidino prenas parton de vasta familio de kolorplenaj pigmentoj konataj kiel flavonoidoj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti