Cianidino

kemia kombinaĵo
Cianidino
Kemia strukturo
3D Kemia strukturo
Cianidino estas unu el la
ĉefaj pigmentoj de la ĉerizo.
Centaurea cyanus, la splendo de ĝiaj koloroj
kaŝas la kemian naturon
per ia supriza komplekseco.
Alternativa(j) nomo(j)
Cianidolo
Kemia formulo
C15H16O11+
Fizikaj proprecoj
CAS-numero-kodo 13306-05-3
ChemSpider kodo 114193
PubChem-kodo 128861
Fizikaj proprecoj
Molmaso 287.24 g mol−1
Smiles
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301, H311, H331, H370
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P280, P302, P235, P312, P304, P312, P370, P340, P352, P378, P403
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Cianidino estas natura organika komponaĵo, trovata en floroj kaj fruktoj. Ĝi estas aparta tipo de antocianidino, kiu estas glukozida formo de la nomataj antocianinoj. Ĝi estas pigmento trovata en multaj ruĝaj beroj inkluzivantaj, sed ne limigitaj, al vinberoj, nigraj framboj, mirteloj, ĉerizoj, oksikokoj, sambukoj, kratagoj, longanberoj, Asaio kaj framboj. Ĝi same trovatas en aliaj fruktoj tiel kiel pomoj kaj prunoj, ruĝaj brasikoj kaj ruĝaj cepoj. La cianidinoj posedas karakterizan ruĝeco-purpura koloro, kvankam tiu eco ŝanĝiĝas pro la pH. Solvaĵoj de ĉi-komponaĵo estas ruĝaj kiam la pH < 3, viola kiam pH = 7-8 kaj blua kiam pH > 11. Pli altaj koncentriĝoj de cianidinoj troviĝas en semoj kaj ŝeloj de la menciitaj fruktoj.

Cianidinoj kaj sano redakti

Cianidinoj, kiel aliaj antocianidinoj, estas konsiderataj kontraŭoksidantoj kiuj povas elimini la efikojn de la liberradikaloj, tiel protektante la ĉelojn el oksidivaj damaĝoj kaj redukti la riskon de korvaskulaj malsanoj kaj kanceroj. Studoj montras ke dietaj manĝoj surbaze de cianidinoj povas inhibi disvolviĝon de trodikiĝo kaj diabeto, samkiel ĝi posedas kontraŭ-inflamajn efektojn.

Aliaj enkondukaj studoj indikas ke la glukozida derivaĵo de la cianidino eble plenumas rolon en la kanceroterapio, kvankam nekonkludigaj ĉi-esploroj restas kiel laboratoriaj testoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti