Antocianidino
3D Kemia strukturo de la cianidino
La krizantemino estas unu el
la plej simplaj cianidinoj.
Luteolinidino
aŭ deokso-cianidino

Antocianidino estas ordinaraj planto-pigmentoj. Ili estas sukersenaj homologoj de la antocianinoj surbaze de la flaviliuma jono[1] aŭ 2-fenil-kromeniliumo, kiu estas ia tipo de oksonjono[2]. La kromeniliumo ordinare same nomatas benzopiriliumo. Ili partoprenas en larĝa grupo de la polimetina[3] tinkturo. Aparte, antocianidinoj estas salderivaĵoj de la 2-fenilkromeniliuma kationo, ankaŭ konata kiel flaviliuma katjono.

La Cinnamomum verum estas la natura nutraĵo kiu enhavas plej grandan kvanton da proantocianidino (8,1 g po 100g), sekvata de la kakao en polvo (1373 mg) kaj de la Aronio (800 mg po 100 g). Rubusberoj kaj nuksoj enhavas malpli da antocianidinoj, speciale kiam traktitaj kun restaĵoj da fitofarmakoj kiuj malpliigas ties agon, tamen, ili enhavas elagiatan acidon (ĉirkaŭ 20 mg po 100g), kiu same estas efika kontraŭ la vazogenerado de la tumoro, kaj krom tio, ĝi malpermesas ke la potence kancerogenaj substancoj fariĝu toksaj kaj ligiĝu al la DNA. La antocianidinoj plenumas preventan rolon kontraŭ la kancero pro tio ke ili estas oksidantoj kaj malpermesas la angiogenezon, tio estas, la estiĝo de tumorĉeloj en la Kapilarvazoj kiuj portas oksigenon kaj nutraĵojn necesajn por la kreskiĝo kaj disvolviĝo de la etaj tumoroj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La flaviliuma jono
  2. Oksonjono estas ajna oksigena katjono kun triobla ligo.
  3. Polimetinoj estas komponaĵoj formitaj de aldonaj nombroj da metinaj grupoj aŭ ≡CH.