Pelargonio
La pelargonio (Pelargonium) estas plantgenro el la familio de geraniacoj. Ĝi similas al la geranio.
La genro entenas 28 ĝis 300 speciojn, kiuj originas ĉefe el Suda Afriko kaj apartenas al la kaba flaŭro. Kelkaj specioj kreskas en Namibio, Tanzanio, Eritreo aŭ sur la insuloj Sankta Heleno kaj Tristan da Cunha. Pelargoniojn oni trovas ankaŭ en Aŭstralio, kio pruvas ke la genro estas tre praa.
La pelargonio havas unusimetrian floron kun 5 petaloj kaj 7 fekundaj stamenoj.
La floroj de geranio estas aktinomorfaj, havante 5 petalojn kaj 10 fekundajn stamenojn.
Specioj
redakti- Pelargonium elegans
- Pelargonium colyledonis
- Pelargonium australe
- Pelargonium reniforme
- Pelargonium echinatum
- Pelargonium oblongatum
- Pelargonium pulchellum
- Pelargonium crithmifolium
- Pelargonium lobatum
- Pelargonium spinosum
- Pelargonium tetragonum
- Pelargonium tenuicaule
- Pelargonium longicaule-angustipetalum
- Pelargonium caylae
kaj multaj aliaj
Jenaj specioj estas uzataj kiel potplantoj:
- Pelargonium grandiflorum aŭ grandflora pelargonio
- Pelargonium peltatum aŭ hederofolia pelargonio
- Pelargonium zonale au zona pelargonio
Ekzistas multege da kulturvarioj de la 3 specioj.
Sekcioj de la genro Pelargonio
redaktiPro la granda kvanto de la specioj oni dividas la genron en 16 sekcioj
Fonto
redaktiUtrecht, A. (2011) Die "Wilde Malve" aus Südafrika", in DEGA Produktion Handel 9, S. 29 bis 31 (germanlingva)